Pontifika Universitato Katolika de Rio-de-Ĵanejro | ||
---|---|---|
universitato privata neprofitcela lernejo eldonejo de malfermita aliro privata lernejo pontifika universitato jezuita universitato | ||
moto | latine Alis Grave Nil portugale Com asas nada é pesado esperante Kun flugiloj, | |
Informoj | ||
fondodato | 1940 | |
Situo | ||
Geografia situo | 22° 58′ 43″ S, 43° 13′ 58″ U (mapo)-22.97868-43.232819Koordinatoj: 22° 58′ 43″ S, 43° 13′ 58″ U (mapo) | |
lando | Brazilo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
| ||
La Pontifika Universitato Katolika de Rio-de-Ĵanejro (portugale Pontifícia Universidade Católica do Rio de Janeiro, akronime PUC-Rio) estas jezuita, katolika, pontifika universitato en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Ĝi estas la komuna respondeco de la katolika Arkidiocezo de São Sebastião do Rio de Janeiro kaj la Societo de Jesuo.
Ĝi estis fondita en 1941 fare de D. Sebastião Leme kaj la Pastoro Leonel Franca, kaj estis oficiale rekonita en la 15-an de januaro 1946. La PUC-Rio estis unu el la unuaj universitatoj kiuj instruis Entreprenemon en la diplomiĝaj kursoj en Brazilo.
En 2022, PUC-Rio havis 21 000 studentojn, 2 500 diplomitaj studentoj kaj 4 000 eksterajn studentoj.
En 2009 ĝi rangis unue inter 2,252 pli altaedukadaj institucioj en Brazilo laŭ ENADE, normiga ekzerco fare de la brazila ministerio de edukado [1][2].
En 2022, PUC-Rio estis rangita kiel la deka plej bona universitato en Latin-Ameriko de revuo Times Higher Education [3].
La Universitato estis kreita en 1941 de la Socio de Jesuo por emfazi humanismajn valorojn en la akiro de scio.