Pontifika Universitato Ksavera | ||
---|---|---|
katolika universitato jezuita universitato eldonejo de malfermita aliro pontifika universitato | ||
moto | Sapientia aedificavit sibi domum Saĝo konstruis al si domon | |
Informoj | ||
fondodato | 1604 | |
fondinto(j) | Jezuitoj vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 4° 37′ 44″ N, 74° 3′ 53″ U (mapo)4.62894444-74.06485Koordinatoj: 4° 37′ 44″ N, 74° 3′ 53″ U (mapo) | |
lando | Kolombio | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
filiita al | ||
• International Association of Jesuit Universities vd | ||
| ||
La Pontifika Universitato Ksavera (hispane Pontificia Universidad Javeriana, akronime PUJ) estas kolombia privata universitato fondita en 1623, kiu estas unu el la plej malnovaj en Sudameriko, kaj la plej malnova en Kolombio. Kampusoj situas en Bogoto (ĉefsidejo) kaj Cali.
Ĝi ofertas edukadon en kelkaj tradiciaj universitataj fakoj. La nombro da studentoj estas iom pli ol 12 000.
Krome, la PUJ montris signifan engaĝiĝon al tutmondaj aferoj en la kampo de edukado, ludante gvidan rolon en pripensado pri teknologio kaj integra ekologio kiel parto de la Tutmonda Eduka Pakto (hispane Pacto Educativo Global)
La universitato estas nomita laŭ Francisko Xavier kaj estrata de la Societo de Jesuo estis fondita en Santafé de Bogotá en 1604. En 1623 okazis la arkiepiskopa rekono. En 1767 la jezuita universitato devis esti fermita [1]. En 1930 ĝi estis remalfermita de Pio la 11-a.
Ĝi estas unu el 31 universitatoj sur la sudamerika kontinento administritaj de la jezuita organizaĵo Amikoj de Jesuo [2].
Notindas ke la universitato estas inter la eminentaj universitatoj esploranta la Mŭiska-oj kaj ilia kulturo [3][4][5][6][7].
Ekzistas 62 fakoj kaj 14 institutoj kun preskaŭ 200 studprogramoj en 18 lernejoj kaj fakultatoj, en kiuj pli ol 18,000 studentoj estas rekrutitaj en bakalaŭraj/magistroprogramoj kaj 4,000 studentoj en postbakalaŭraj programoj [8][9].
Dum ĝia historio, la PUJ konservis konstantan engaĝiĝon al akademia plejboneco, akirante rekonon en naciaj kaj internaciaj rangotabeloj. Dum kvin jaroj sinsekvaj (2018-2022), la revuo Times Higher Education vicigis ĝin kiel la unua universitato en Kolombio, kaj ĝi estis 13-a en Latin-Ameriko en la 2023 QS -universitataj rangotabeloj [13][14].