Noto: Ne konfuzu ĝin kun Pordego al Barato (Delhio)
Pordego de Barato | ||
---|---|---|
triumfa arko [+] | ||
Lando | Barato | |
Regiono | Maharaŝtro | |
Situo | Mumbajo | |
- alteco | 10 m [+] | |
- koordinatoj | 18° 55′ 19″ N, 72° 50′ 5″ O (mapo)18.92183672.834705Koordinatoj: 18° 55′ 19″ N, 72° 50′ 5″ O (mapo) | |
Arkitekto | George Wittet | |
Estiĝo | 1924 | |
Konsekro | 4-a de decembro 1924 | |
Pordego de Barato | ||
Vikimedia Komunejo: Gateway of India [+] | ||
La Pordego al Barato (Gateway of India en la angla) estas impona konstruaĵo ĉe la marbordo tutsude de Mumbajo, Barato.
Starigita inter 1915 kaj 1934 por honori la viziton de la brita reĝo Georgo la 5-a kaj reĝino Maria de Teck en 1911, tiu arko el bazalto 26 metroj alta distingiĝas per sia arkitektura influo proksima de la guĝarata stilo de la 16-a jarcento.
Post sendependiĝo, la lastaj britaj trupoj forlasante Baraton pasis sub la pordego.
Nuntempe, la vidindaĵo allogas kvantojn da naciaj kaj internaciaj turistoj kaj amasoj da fotistoj proponas al turistoj fotojn pro memoraĵo. Fronte al la pordego staras la hotelon Taĝmahalo, unu el la plej fama kaj ŝika en la mondo.
Tuj post la pordego flosas multajn boatojn kiuj regule eknavigas al la Elefanta insulo.