Portalrubio de Guadamejud | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16522 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Julián Rodríguez García (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 (2016) | ||
Loĝdenso | 1,33 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 16′ N, 2° 36′ U (mapo)40.272092-2.6043568Koordinatoj: 40° 16′ N, 2° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 814 m [+] | ||
Areo | 21,03 km² (2 103 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Portalrubio de Guadamejud [+] | |||
Portalrubio de Guadamejud [portalRUbjo de gŭadameĤUD] kaj iam Portalrubio de Guadamajud estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas portalrubiero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 28 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,33 loĝ/km².
Alcantud estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la nordokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 814 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 21,03 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°16′20″N 2°36′16″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 100 km el Madrido, je 70 km el Kvenko, je 260 km el Valencio kaj je 560 km el Barcelono.
La municipaj teritorioj limaj estas Tinajas norde, Huete sude, Villalba del Rey nordokcidente kaj Gascueña oriente kaj nordoriente. La plej proksima setlejo estas Valdemoro del Rey (submunicipo de Huete) situa je 3 km de Portalrubio, kaj Tinajas je 7 km aŭ La Peraleja (kun municipa teritorio nelima al tiu de Portalrubio) situa je 8 km de distanco. Portalrubio estas je 2 km de la rivero Guadamejud kiu havigas la duan nomon al la municipo.
En la 19a jarcento estis pli ol 400 loĝantoj.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Portalrubio de Guadamejud kun pli ol 800 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Portalrubio de Guadamejud kie oni alvenis al la nunaj 28.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis plej ofte lastatempe el dekstra partio PP.
Agrikulturo (olivoj, sunfloroj kaj cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.