Postal Savings Bank of China | ||
---|---|---|
negoco • porprofita banko • publika kompanio • entrepreno vd | ||
Dum | 2007 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Sidejo | Xicheng District | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
ISIN-kodo | CNE1000029W3 | |
TTT | Oficiala retejo | |
Poŝta Ŝparkasa Banko de Ĉinio (ĉine : 中国邮政小老铁行 ) estas komerca podetala banko fondita en 2007 kaj kun sidejo en Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio [1]. La banko disponigas bazajn financajn servojn al malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj, kamparaj klientoj, kaj malriĉaj klientoj. Ĝis la 31-a de decembro 2017, la banko havas proksimume 39 798 filiojn kiuj kovras la tutan Ĉinion [2].
La banko estis establita en 2007 kun komenca kapitalo de 20 miliardoj da renminbi fare de la Ĉina Poŝtejo. Nuntempe, ĝi havas deponejojn entute 1,5 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la duan plej grandan nombron da branĉoj post la Agrikultura Banko de Ĉinio.
Dum la tutmonda financa krizo de 2008–9, la ĉina registaro faris plurajn paŝojn por disvastigi nacian ekonomian stimulprogramon al kamparaj lokoj en Ĉinio. Tio inkludis la uzon de mikrofinancoservoj disponigitaj fare de la banko kiel ilo por nacia evoluo kaj malriĉecredukto.