Pozán de Vero | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22313 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 235 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 16 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 0° 2′ O (mapo)42.0813888888890.031944444444434Koordinatoj: 42° 5′ N, 0° 2′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 408 m [+] | ||
Areo | 14,753039 km² ( 147 5.3 039 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Pozán de Vero [poZAN deBEro] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Somontano de Barbastro, sur la valo de la rivero Vero, je ties maldekstro. Ĝi limas okcidente kun Peraltilla kaj Azara, norde kun Santa María de Dulcis, kaj oriente kun Salas Altas kaj Castillazuelo.
La loĝloko Pozán de Vero mem (408 msm)[1] estas je 62 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-1232 kun Huerta de Vero norde, kaj kun Barbastro sude.
La plej frua dokumenta mencio estas de la jaro 1001 kiel unua certa setlejo. Tamen oni trovis restaĵojn de iberoj, romian ponton (poste reformitan) kaj araban azudo ankoraŭ uzata por irigacio. La areo ja estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia reton de irigacio kaj loknomojn.[2] Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.
Inter la 16-a kaj la 18-a jarcentoj oni konstruis gravajn domegojn. La granda baroka preĝejo estis konstruita en la 18-a jarcento.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Pozán de Vero kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 241 loĝantoj (2022).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj, migdalarboj, olivarboj, vinproduktado) kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kun rimarkinda kupolo kaj fortika sonorilturo, ermitejo kaj rigardejo, la azudoj kaj aliaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.