Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
Prajñāptivāda (laŭ literumado el Sanskrito; en tradicia ĉina: 說假部; en pinjino: Shuō Jiǎ Bù) estis branĉo de Mahāsāṃghika, unu el la skoloj de frua Budhismo en Hindio. La Prajñaptivād-anoj estis konataj ankaŭ kiel Bahuśrutīya-Vibhajyavāda.
Laŭ Vasumitra, la skolo Prajñaptivāda disvolviĝis kiel unu el kelkaj subkoloj Mahāsāṃghika.[1] Ties anoj estis registritaj kun sidejo en Himalajo.[2] Laŭ Tāranātha, la Prajñaptivād-anoj plue floris en Magado tra la Pala Imperio tiom malfrue kiom ĝis la 10-a jarcento n.e.[3][4] A. K. Warder skribis, ke oni ne konas ĉu Prajñaptivād-anoj lasis la originan teritorion de Budhismo (en nuntempa Nordorienta Barato, Bengalio kaj Nepalo).[5]