Pravy | |
municipo | |
Fajroestingista rezervujo
| |
Oficiala nomo: Pravy | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Pardubice |
Administra municipo | Lázně Bohdaneč |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Pravy |
- alteco | 265 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 07′ 55″ N 15° 37′ 27″ O / 50.13194 °N, 15.62417 °O (mapo) |
Katastro | 3,80 km² (380 ha) Pravy |
Loĝantaro | 117 (2024) |
Denseco | 30,79 loĝ./km² |
Tabulo | Orientelba tabulo |
Unua skribmencio | 1414 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 533 41 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0532 |
NUTS 5 | CZ0532 572853 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.pravy.cz | |
![]() |
Municipo Pravy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo inter riveroj Elbo kaj Cidlina, 8 km nordokcidente de la urbo Lázně Bohdaneč, proksime de elveturejo el aŭtoŝoseo D11 (E67). Vivas ĉi tie 117 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kratonohy, Dobřenice, Křičeň, Rohoznice kaj Kasalice.
En Pravy estis fortikaĵeto de senjoroj el Pravy. Ĝi staris sur loko de nuna domo n-ro 17, sed ĝis nun restis el ĝi nur unu kelo. La posedantoj estas konataj de la jaro 1402. En la 15-a jarcento ili sufiĉe rapide ŝanĝiĝis ĝis en la jaro 1521 ekposedis la senjorejon Vojtěch el Pernštejn, kiu la havaĵon alligis al senjorejo Pardubice. La fortikaĵeto en la 16-a jarcento neniiĝis.
Pravy estis centro de fiŝlaga mastrumado. En ĉirkaŭaĵo estis multaj fiŝlagoj: Pravka, Pustý, Obecník, Návesník, Durázka I., Durázka II., Starý, Táborský, Rokosatý, Nový, Kvítek kaj Vomlinka. El ili ĝis nun restis neniu, ĉiuj estis resekigitaj kaj ŝanĝitaj je grundoj.
Sub terena deklivo proksime de la vilaĝo fontis bonega akvo. La fonto ebligis en la jaro 1924 kune kun vilaĝo Michnovka konstrui akvokondukilon. En tiu tempo ankoraŭ multaj urboj ne havis solvitan problemon de akvoprovizado.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 202 |
1880 | 217 |
1890 | 230 |
1900 | 231 |
1910 | 241 |
1921 | 230 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 212 |
1950 | 133 |
1961 | 123 |
1970 | 107 |
1980 | 105 |
1991 | 88 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 83 |
2011 | 98 |
2014 | 103 |
2016 | 101 |
2017 | 104 |
2018 | 100 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 100 |
2020 | 115 |
2021 | 113 |
2022 | 108 |
2023 | 115 |
2024 | 117 |