Preux-au-Sart | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Statuso | Komunumo |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe |
Kantono | Quesnoy-Ouest |
INSEE kodo | 59473 [+] |
Poŝtkodo | 59144 |
Kodo laŭ INSEE | 59473 |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Gérard Cauchy 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 233 (1 999) |
Loĝdenso | 45 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°17′03″N 3°41′17″O / 50.28417°N, 3.68806°O (mapo) Koordinatoj: 50°17′03″N 3°41′17″O / 50.28417°N, 3.68806°O (mapo) |
Alto | 80 m - 139 m |
Areo | 5,09 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 17′ 03″ Nordo 3° 41′ 17″ Oriento / 50.2841666667 °N, 3.68805555556 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Preux-au-Sart [+] | |
Preux-au-Sart estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 233 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Preux-au-Sart estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.
La vilaĝo Preux-au-Sart troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Preux-au-Sart etendiĝas sur 5,09 km². La vilaĝo konsistas el 7 domaretoj : La Boiscrête, Bois Saint Pierre, Bois de la Ferrière, Marsy, Plat de Bois, Warpe, kaj Le Château.
La golfejo Mormal troviĝas sur la teritorio de la komunumo kaj proksime al la forsto Mormal : ĝi proponas 18 kursojn sur distanco de pli ol 6 000 metroj. La golfklubo situas en eksa farmodomo.
Preux-au-Sart apartenas al la kantono Quesnoy-Ouest, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.