Prezidento de Peruo | ||
---|---|---|
publika posteno | ||
prezidento de la respubliko • ĉefministro | ||
Komenco | 28-a de februaro 1823 vd | |
Lando(j) | Peruo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Prezidento de Peruo aŭ en hispana oficiale Presidente Constitucional de la República del Perú estas la ŝtatestro kaj ĉefministro de Peruo. Personigas la Nacion Peruan, estas la ĉefo de la plenuma povo kaj suprema estro de la Armeo de Peruo kaj de ties Polico. Same temas pri la plej alta funkciuleco de la lando.
La Konstitucio de Peruo valida nun (1993) starigis la postulojn, rajtojn kaj devojn de la Prezidento de la Respubliko.
La prezidentoj funkcias ekde la Domo de Pizarro, ĉe la historia urboparto de Limo, kiu estas la Palaco de Registaro de Peruo kaj la Casa de Gobierno de Lima -mencio per kiu oni aludas al ĝi ĉe la oficialaj dokumentoj -. Tiu palaco okupas la saman lokon de tiu de la konkeristo kaj guberniestro, Francisco Pizarro kaj kie poste situiĝis la Palaco de la Vicreĝoj de Peruo.
En la aktualo, la posteno estas plenumita dum periodo de 5 jaroj sen eblo tuje rekandidatiĝi. Post unu konstitucia periodo, minimume, kiu jam plenumis la postenon povas rekandidatiĝi. La ŝanĝo okazas ĉiun kvinan jaron, nome la 28-a de julio, kiu estas la nacia tago, en la Kongreso de la Respubliko.
La unua Prezidento de Peruo estis José de la Riva Agüero, la dua José Bernardo de Tagle.
Francisco Sagasti estis Konstitucia Prezidento, ekde la 17-an de novembro de 2020.[1] Nuna prezidento estas Dina Boluarte.[2]