La 'Preĝejo Notre-Dame de Raincy (Nia Sinjorino) estas moderna preĝejo konstruita en 1922-1923 de la francaj arkitektoj Auguste kaj Gustave Perret, sur la teritorio de la komunumo Raincy, en la departementoSeine-Saint-Denis, proksime de Parizo. Ĝi estas konsiderata simbola monumento de la moderna arkitekturo, kaj ŝuldas famon al la fakto ke temas pri la unua preĝejo konstruita el ŝtalbetono en Francio. Pro tio ĝi estis klasita kiel historia monumento fare de dekreto de 29-a de junio1966. Ĝi ricevas ofte la kromnomon de la « Sankta Kapelo de la ŝtalbetono ».
Antoine Le Bas, Notre-Dame du Raincy (Seine-Saint-Denis), chef-d’œuvre des chapelles de la banlieue ?, dans In Situ. Revue du patrimoine, numéro 11, 2009 (lire en ligne)