Priego | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16800 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Azucena Redruello García (PP) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 973 (2016) | ||
Loĝdenso | 12,03 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 27′ N, 2° 19′ U (mapo)40.4487619-2.313508Koordinatoj: 40° 27′ N, 2° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 649 m [+] | ||
Areo | 80,91 km² (8 091 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Priego [+] | |||
Priego estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo. Temas pri rimarkinda urbeto kun monumenta riĉo kaj naturaj pejzaĝoj, en kiuj elstaras la rivero Escabas kaj la profunda ravino formita de tiu, nome la Estrecho de Priego. En ties ekonomio elstaras la tradicia industrio de vimeno kaj de la potfarado kaj ceramiko, el kiu elstaras bekokruĉoj.
La loĝanto nomiĝas pricense. La censita loĝantaro en 2016 estis de 973 loĝantoj kaj la denseco estas de 12,03 loĝ/km².
Priego estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Alkario en la norda parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 856 m super marnivelo. La areo de ties teritorio estas de 80,91 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°26′56″N 2°18′49″Ok. Ĝi situas je ĉirkaŭ 58 km al Kvenko kaj je 183 km al Madrido.
Oni trovis restaĵojn de ebla setlejo de iberoj. Ekzistas romiaj restaĵoj kiel ŝoseo kaj la ponto de Allende. Posteulo de Garci Gómez Carrillo nome Alonso Ruy Carrillo estis nomumita Senjoro de Priego kaj de Escabas, kaj oni donis al li la rajton de impostado kaj de la administrado de la tiam "villa". Tiu akiris la titolon de "urbo" en 1440 el la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, patro de Isabel la Católica.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Ĝis meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Priego kun pli ol 2680 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Priego kie oni alvenis al la nunaj 973.
Agrikulturo (olivoj kaj cerealoj) kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.