En matematiko, primo p nomiĝas primo de Chen, se p+2 estas primo aŭ duonprimo (produto de du primoj). Tiam la para nombro 2p+2 kontentigas la teoremon de Chen.
En 1966, Chen Jingrun pruvis, ke ekzistas nefinie multaj ĉi tiaj primoj. Ĉi tiu rezulto devus ankaŭ sekvi el la vereco de la ĝemela prima konjekto, tamen tiu konjekto estas dume nepruvita.
La unuaj primoj de Chen estas
La unuaj primoj, kiuj ne estas primoj de Chen, estas
Ĉiu supersingulara primo estas primo de Chen.
En oktobro de 2005 Micha Fleuren kaj grupo PrimeForm trovis la plej grandan konatan primon de Chen
kun 70301 ciferoj.
La suba membro de paro de ĝemelaj primoj estas primo de Chen, laŭ difino. Kiel en la 16-a de januaro de 2007, la plej granda sciataj ĝemelaj primoj estas
kun 58711 ciferoj.
Chen ankaŭ pruvis jenan ĝeneraligon: Por ĉiu para entjero h, ekzistas nefinie multaj primoj p tiaj ke p+h estas primo aŭ duonprimo (produto de du primoj).
Terence Tao kaj Ben Green pruvis en 2005 ke estas nefinie multaj tri-membraj aritmetikaj vicoj de primoj de Chen.
Rudolf Ondrejka trovis jenan magian kvadraton 3×3 el 9 primoj de Chen:
17 | 89 | 71 |
113 | 59 | 5 |
47 | 29 | 101 |