Primrose Hill | ||
---|---|---|
Publika parko | ||
monteto, parko [+] | ||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Situo | Londono, Anglio | |
- alteco | 65 m [+] | |
- koordinatoj | 51° 32′ 23″ N, 0° 9′ 39″ U (mapo)51.5396-0.16079999999999Koordinatoj: 51° 32′ 23″ N, 0° 9′ 39″ U (mapo) [+] | |
Poŝtkodo | NW1 [+] | |
Primrose Hill | ||
Vikimedia Komunejo: Primrose Hill (park) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Primrose Hill estas listigita en Grado 2a publika parko en la nordo de Regent's Park en Londono, Anglio, unuafoje malfermita al la publiko en 1842.[1][2][3] Ĝi estis nomita laŭ 64 m alta[4][5] natura monteto en la centro de la parko, nome dua plej alta natura loko en la Londona "Borough" Camden.[6] El la montopinto estas klara vidaĵo de Centra Londono, same kiel de Hampstead kaj de Belsize Park norde kaj la rigardejo estas ornamita de gravurita citaĵo el William Blake. Bazite sur la populareco de la parko, la samnoma ĉirkaŭa distrikto kaj la balota dividaĵo estis nomita Primrose Hill.[7]
Altiraĵoj de la parko estas subĉiela gimnastikejo konata kiel Hill Trim Trail, porinfana ludejo, kaj necesejoj, ĉiuj en la suda flanko apud la ponto Primrose Hill kiu konektas kun la Zoo de Londono kaj Regent's Park.