Princa Ligo (germane: Fürstenbund, france: Ligue des princes) nomiĝis la mallonga unio de germanaj regnaj princoj kiun fondis Frederiko la 2-a (Prusio) en 1785.
Ĉi tiu ligo kontraŭu la planojn de imperiestro Jozefo la 2-a je ŝanĝo de la regna konstitucio. La ligo, laŭ la vortoj frederikaj, protektu la rajtojn, liberecon kaj havaĵojn de la unuopaj princoj.
En la 23.7.1785 kolektiĝis tiusence la suverenoj de Prusio, Saksio kaj Hanovro; poste krome aniĝis Brunsvigo-Wolfenbüttel, Meklenburgo, Saksio-Vajmaro, Saksio-Gotao, Zweibrücken, Ansbach, Margraflando Badeno, Anhalt-Dessau kaj Majenco. La graveco liga perdiĝis post la faligo de la jozefaj planoj kaj la morto de Frederiko. La pli malfrua provo de duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach) krei el la origina plano union sub prusia gvidado, fiaskis ĉefe pro la kompleta malintereso de Frederiko Vilhelmo la 2-a (Prusio).
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 222 (tie ĉi interrete)