La prinioj estas foje menciataj kiel trogloditaj silvioj. Ili estas nebone konata grupo de tropika kaj subtropikaMalnova Mondo, kie la ĉirkaŭ tridek specioj dividiĝas sufiĉe egalece inter Afriko kaj Azio.
Tiuj estas birdoj ĉefe de malfermaj habitatoj kiaj altaj herbejoj aŭ arbustaroj, en kiuj ili estas ne facile vidataj. Ili estas ĉefe loĝantaj birdoj, ĉar migrado estas limigita al lokaj movoj pro malvarma vetero. Nereproduktantaj birdoj povas formi malgrandajn arojn.
Prinioj havas mallongajn flugilojn sed longajn graditajn vostojn. Ili estas tre senkoloraj birdoj, brunecaj aŭ grizaj supre (foje kun malhelaj strioj) kaj blankecaj sube. Kelkaj specioj havas diferencajn reproduktajn kaj nereproduktajn plumarojn. La beko estas tipa de insektovoraj, tio estas fajna kaj iom kurbata.
Nguembock B.; Fjeldsa J.; Tillier A.; Pasquet E. (2007): A phylogeny for the Cisticolidae (Aves: Passeriformes) based on nuclear and mitochondrial DNA sequence data, and a re-interpretation of a unique nest-building specialization. Molecular Phylogenetics and Evolution42: 272-286.
Ryan, Peter (2006). Family Cisticolidae (Cisticolas and allies). pp. 378–492 in del Hoyo J., Elliott A. & Christie D.A. (2006) Handbook of the Birds of the World. Volume 11. Old World Flycatchers to Old World Warblers Lynx Edicions, Barcelona ISBN 978-84-96553-06-4
Urban, E.K.; Fry, C.H. & Keith, S. (1997) The Birds of Africa, vol. 5. Academic Press, London. ISBN 0-12-137305-3