Priscilla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Préscillia Cynthia Samantha Betti |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1989 (35-jaraĝa) en Nico |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | aktoro kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.priscillange.net |
Priscilla, (karesnome: Prissou) (realnome: Préscillia Samantha Cynthia Betti) (naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1989 en La Trinité apud Nico, Francio) estas franca kantistino. Ŝi estis malkovrita dum televida elsendo Drôles de petits champions kiam ŝi estis 11-jara, kaj depost tiam aperigis 4 sukcesajn albumojn. Ŝi ankaŭ estas populara televida artistino.
Priscilla naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1989 en La Trinité apud Nico, Francio, kaj havas 2 fratinojn, Sandra kaj Severine. Ŝi estis 11-jara kiam la programo Les drôles de petits champions estis elsendita, kaj ŝi estis rimarkita de produktoro Patrick Debord (MGM). Ŝi subskribis kontrakton kun Jive records, la sama disk-firmao kiel sia idolo, Britney Spears kaj poste samjare ŝi registris sian unuan unuopaĵon Quand Je Serai Jeune.