En lingvoscienco, priskribo aŭ priskriba lingvistiko estas la laboro de objektiva analizado kaj priskribado kiel lingvo estas fakte uzata (aŭ kiel ĝi estis uzita en la pasinteco) fare de parolkomunumo.
Ĉiu akademia esplorado en lingvistiko estas priskriba; kiel ĉe ĉiuj aliaj sciencaj fakoj, ĝi celas priskribi la realon, sed la balasto de antaŭplanitaj ideoj pri kiel ĝi estu.[1][2][3][4] Nuntempa priskriba lingvistiko estas bazita sur strukturisma alproksimiĝo al lingvo, kiel ekzempligita en la verkaro de Leonard Bloomfield kaj aliaj.[5]
Lingvistika priskribo estas ofte kontrastata kun lingvistika preskribo,[6] kio troviĝas speciale en edukado kaj eldonado.[7][8] Preskribo celas difini la normojn de la norma lingvo kaj konsili por efika lingva uzado. Ĝi povas esti konsiderita kiel prezentado de la fruktoj de la priskriba esplorado en lernebla formo, kvankam ĝi ankaŭ skizas pli subjektivajn aspektojn de lingva estetiko. Priskribo kaj preskribo estas komplementaj, sed ili havas diferencajn prioritatojn kiuj povas esti rigardataj kiel konfliktaj. Priskribo estas foje distingita disde "priskribismo", kiu estas tiuokaze difinita kiel la kredo, ke priskribo estas pli grava kiel instruado, studado kaj praktiko ol preskribo.