Procelarioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Griza petrelo, Procellaria cinerea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Familioj de subdivizioj
| ||||||||||||
Procellaria cinerea | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Procellaria aŭ Procelarioj estas genro de sudoceanaj longflugilaj marbirdoj rilataj al la prionoj, kaj estas membro de la ordo de Procelarioformaj kaj familio de Procelariedoj.
Procellaria estas membroj de la familio Procelariedoj kaj de la ordo Procelarioformaj. Kiel membroj de Procelarioformaj, ili kunhavas iajn karakterojn. Unue ili havas tubecajn naztruojn nome naztruoj. El tiu karaktero venas al ili ties komuna nomo, nome Tubenozoj. La malfermaĵo al la naztruo situantas diference ĉe kelkaj birdospecioj. Tiuj birdoj havas la malfermaĵon pinte de la supra bekoduono. Due, ili produktas stomakoleon kiu enhavas vaksecan esteron kaj trigliceridojn. Tiu oleo plenumas du funkciojn. Kiam predanto minacas la birdon, ties idon aŭ ovon, ili kraĉas la substancon al tiu predanto. Tiu substanco havas haladzan fiodoron, kaj hirtigas la plumojn ĝis degradi ties uzeblo. Krome ili povas digesti la vaksecajn esterojn por akiri altajn energikvantojn, necesaj dum longaj flugoj aŭ por la periodo kiam ili kovas sian ovon aŭ idozorgas. Ili havas ankaŭ unike strukturitan bekon, kun sep al naŭ distingaj kornoplatoj.[1] Fine, ili havas salglandon kiu situantas super la naztruojn kaj helpas sensaligi ties korpon, ĉar ili trinkas marakvon. Ili elpelas la salrubon el sia nazo.[2]
Estas kvin specioj, kaj ĉiuj estas nomataj 'petreloj', kvankam ili estas supozeble pli proksime rilataj al la pufinoj, do pufinpetreloj, kaj nuna priserĉado lokigas ili pli proksime al la prionoj.
Procellaria derivas el du latinaj vortoj, nome procella signife ŝtormo kaj arius sufikso signifa apartenanta aŭ koncerna al. Tio aludas al ties asocio kun ŝtorma vetero. La vorto Petrelo devenas el Sankta Petro kaj la historio pri ties piedirado surakva. Tio aludas al la petrela kutimo plaŭdi la akvan surfacon por ekflugi.[5]
Ili havas teritoriojn el la malvarmaj akvoj de la sudaj oceanoj al moderklimataj akvoj, kaj ili estas pelagaj escepte dum la reprodukta sezono.
Tiuj tubenozoj flugas kiel pufinoj, per rigidaj flugiloj kaj pufinan teknikon kontraŭflugi la ondajn frontojn. Tiu tekniko ŝparas energion.[6] Dum la reprodukta sezono ili uzas marbordajn klifojn sur insuloj, kaj la ino demetas ununuran ovon ene de nestotruo.
El la kvin specioj, kvar estas listitaj kiel Vundeblaj kaj la lasta estas Preskaŭ Minacata.[7]
|