Progvanilo aŭ Proguanil, konata ankaŭ kiel klorgvanido kaj kloroguanido, estas medikamento uzata por trakti kaj eviti malarion.[1][2] Ĝi estas ofte uzata kun klorokino aŭ atovakvono.[1][2] Se uzata kun klorokino la kombino traktos mildan klorokinrezistan malarion.[1] Ĝi estas englutita.[2]
Flankaj efektoj estas diareo, konstipo, haŭtoerupcioj, hararperdo, kaj juko.[1] Ĉar malario tendencas esti pli akra dum gravedo, la profito tipe superas la riskon.[1] Se uzata dum gravedo ĝi estu enhavata kun foliata acido.[1] Ŝajne ĝi estas sekua por uzado dum mamnutrado.[1] Progvanilo estas konvertita de la hepato en ties aktiva metabolito, ciklogvanilo.[2]
Progvanilo estis studita almenaŭ ekde 1945.[3] Ĝi estas en la listo de esencaj medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano.[4] En Usono kaj Kanado ĝi estas disponebla nur kombinata kiel atovakvono/progvanilo.[5]