La Projekto Tigro, en angla Project Tiger, estas protektoprogramo por tigroj lanĉita en 1973 fare de la Registaro de Barato dum la permanenta ofico de Ĉefministro Indira Gandhi.[1] Kailaŝ Sanĥala estis la unua direktoro de la Projekto Tigro.[2]
La projekto alstrebas certigadon de realigebla populacio de bengalaj tigroj en iliaj naturaj vivejoj kaj ankaŭ protekti ilin kontraŭ formorto, kaj konservado de areoj de biologia graveco kiel natura heredaĵo eterne reprezentite same proksime kiel eblas la diverseco de ekosistemoj tra la distribuejoj de la tigro en la lando. La specialaĵo de la projekto bildigis tiujn tigrorezervejojn kiel reproduktado de nukleoj, de kiuj plusaj bestoj migrus al apudaj arbaroj. La financo kaj engaĝiĝo estis majstritaj por apogi la intensan programon de vivejprotektado kaj rehabilitado sub la projekto.[3] La registaro starigis Tigroprotektan Forton por kontraŭbatali ŝtelĉasistojn kaj financitan translokadon de vilaĝanoj por minimumigi hom-tigrajn konfliktojn.
Dum la tigrocenso de 2006, nova metodaro estis uzita eksterpoli ejo-specifajn densecojn de tigroj, iliaj kun-predantoj kaj predoj derivita de fotilkaptiloj kaj sign-enketoj uzantaj GIS. Surbaze de la sekvo de tiuj enketoj, la totala tigropopulacio estis taksita je 1,411 individuoj intervalantaj de 1,165 ĝis 1,657 plenkreskaj kaj sub-plenkreskaj tigroj de pli ol 1.5 jaroj de aĝo.[4] Pro la projekto, la nombro da tigroj pliboniĝis al 3000 el la plej malfrua nombradraporto fare en kvarjara periodo.[5]