Projekto Toho | |
---|---|
Disvolvo | Team Shanghai Alice |
Eldoninto | Team Shanghai Alice |
Platformo | persona komputilo |
Ĝenro | kuglevita videoludo |
Lingvo | Japana (oficiale) plus multaj pli neoficialaj tradukoj |
Projekto Toho (東方Project Tōhō Purojekuto?), ankaŭ konata simple kiel Toho (東方? laŭvorte "Orienta" aŭ "Eosta"), estas kugl-infera forpafada videoluda serio kreita de la doĝina rondo Team Shanghai Alice. Ekde 1995, la unuopa membro de la teamo, Jun'ya "ZUN" Ōta, sendepende evoluigis la programaron, grafikaĵojn, rakonton kaj muzikon por la serio, mem-eldonante 19 ĉefliniajn ludojn kaj 6 kromludojn.[1][2]
ZUN ankaŭ produktis rilatajn presaĵojn kaj muzikajn albumojn, kaj kunlaboris kun Twilight Frontier je 7 oficialaj Toho kromludoj, la plejparto de ili estas batalaj videoludoj.[3]
Projekto Toho pritraktas en Gensokio, lando forsigelita je la ekstera mondo kaj ĉefe loĝita de homoj kaj jokajoj, legendaĵoj de la japana folkloro. HAKUREJ Rejmu, la miko de la Adorejo Hakurej kaj la ĉefrolulo de la serio, estas ofte taskita solvi supernaturajn "okazaĵojn" en Gensokio.
Jun'ya Ōta, kiu tiam estis matematika studento ĉe Tokio Denki Universitato,[2] laboranta sub la nomo "ZUN Soft", evoluigis la unuajn 5 Toho ludojn por NEC PC-9800 komputiloj. La ludoj estis eldonita de Amusement Makers, studenta lud-evoluada klubo de kiu Ōta estis membro.
Post la eldono de la 5-a ludo, Mistika Kvadrato, ZUN diplomiĝis kaj la serio iĝis neaktiva por 4 jaroj. Dum ĉi tiu tempo, li laboris ĉe Taito kiel luda ellaboranto kaj ankaŭ komponis muzikon por diversaj ludoj kreitaj de membroj de Amusement Makers. Li forlasis la grupon en 2001 por koncentri je luda evoluado por Microsoft Vindozo, formante la unu-viro dōĝina rando Team Shanghai Alice. Laŭ ZUN, la Vindozaj ludoj reprezentas "puran ardezon" por la seria kanono, kvankam restas multaj referencoj al la PC-98-a epoko.[4] Ludoj nombritaj per komoj estas kromludoj kiuj varias en ĝenro.