Promeso estas unuflanka eldiro pri onta ago aŭ evento. Ĝi okaziĝas inter du aŭ pli da personoj, el kiuj (almenaŭ) unu diras kion li faros celante la alia(j)n. Promesoj, pro sia direkto al estontaĵoj, neniam estas tutsekuraj. Ili estas ligita ankaŭ al la fidorilaton kaj la situacion. Kvankam promeso ofte similas unuflankan avantaĝon, promesojn ofte propononas reciprokajn avantaĝojn. En multaj kulturoj malplenumon de promeso signifas malhonorecon. Paradokso estas, ke oni povas promesi ion, sen teni ĝin, kredante, ke oni eblas teni ĝin.
- solena promeso povas esti akompanata de iuj ritoj kaj koncerni malmateriajn aferojn
- ĵuro estas tre strikta promeso, ekzemple aliĝoĵuro
Ekzistas pluraj proverboj pri promeso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
|
| „ Al promeso oni ne kredas, -- kredu, kiu posedas. ” |
|
|
| „ Kiu promesojn faras, tiu ne avaras. ” |
|
|
| „ Nobelo promesojn disdonas, kampulo promesojn plenumas. ” |
|