4,4'-Duamidino fenokso propano | ||
Kemia formulo | ||
4,4'-Duamidinofenoksipropano | ||
CAS-numero-kodo | 104-32-5 140-63-6 | |
ChemSpider kodo | 58475 | |
PubChem-kodo | 64949 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | blanka solidaĵo | |
Molmaso | 312,37156 g mol−1 | |
Denseco | 1,25 g/cm−3[1] | |
Fandpunkto | 235 °C | |
Bolpunkto | 497,3 °C [2] | |
Refrakta indico | 1,6080 | |
Acideco (pKa) | 12,75 | |
Ekflama temperaturo | 254,6 °C [3] | |
Solvebleco | Akvo:solvebla | |
Mortiga dozo (LD50) | >500 mg/kg (buŝe) | |
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P319, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Propamidino aŭ 4,4'-duamidinofenoksopropano estas organika kombinaĵo apartenanta al klaso de la aromataj eteraminoj, blanka solidaĵo, solvebla en akvo kaj nepolaraj organikaj solvantoj. Ĝi prezentas du benzamidinajn grupojn {} interligitajn al la 1,3-propanoduola grupo. Propamidino estas grava mikrobicido kaj posedas 17 karbonatomojn, 20 hidrogenatomojn, 4 nitrogenatomojn kaj 2 oksigenatomojn. Propamidino uzatas en kemiaj sintezoj kaj en la preparado de farmaciaĵoj kaj industriaĵoj.
4,4'-duamidinofenoksopropano, estas kutime provizita kiel la du(2-hidroksopropano-sulfato), la izetionato, kiu havas pli bonan solveblecon. Ĉi tiu produkto estas blanka higroskopa pulvoro, kiu estas solvebla en akvo en la proporcio 1:5. Mikrobicida agado kaj klinikaj aplikoj estas priskribitaj de Thrower kaj Valentine. Tiu molekulo havas kontraŭbakteriajn kaj kontraŭfungajn agadojn kiel oni povas konstati.
Ĝia agado estas reduktita far la serumo, sango kaj malaltaj pH-valoroj. Mikroorganismoj eksponitaj al propamidino rapide akiras reziston al ĝi per seria subkulturo en ĉeesto de kreskantaj dozoj. La klopodoj de bakteriaj kolonioj povas montri konsiderindan reziston al propamidino.
Ĝi estas ĉefe uzata en formo de kremo enhavanta 0,15% kiel topika apliko por vundoj. Propamidino estas konsiderata la unualinia terapio por Keratitis[rompita ligilo], kornea malsano asociita al la uzo de kontaktlenso. Kutime, ĝi estas uzata en kombinaĵo kun poliheksametilenabiguanido aŭ neomicino por trakti tiajn okulinfektojn.
Heksamidina duizetionato estas uzata kiel konservativaĵo en kosmetikaĵoj ĉe koncentriĝoj de 0,03% ĝis 0,1% p/v. Ĝi havas pli grandan kistocidan aktivecon kontraŭ Acanthamoeba ol propamidino. [4]