Esperanto Lingvo Internacia | |
![]() | |
Esperantujo: 120 landoj en la mondo | |
propedeŭtiko | |
---|---|
Parolata en | almenaŭ 120 landoj[1]; nenie oficiala lingvo |
Denaskaj parolantoj | laŭ taksoj inter mil kaj “pluraj miloj”[2][3] |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | neniu lando; oficiale instruata ekz. en Hungario kaj Ĉinio; multaj NRO-oj (ĉefe Esperanto-asocioj); rekonita de PEN kaj Katolika Eklezio |
Reguligita de | Akademio de Esperanto |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | epo |
SIL | ESP |
Angla nomo | propaedeutic value of Esperanto |
Franca nomo | valeur propédeutique de l'espéranto |
Specimeno | |
Sur la kampo, for de l’ mondo, | |
La propedeŭtika valoro de Esperanto signifas la valoron de la lernprepara efiko kiun Esperanto havas por stimuli la memkonfidon en lingvolernado kaj interesiĝon pri aliaj lingvoj, plirapidigante ties akiron[4], alivorte Esperanto povas provizi bazon por ĝenerala lingvokonsciiĝo kaj posta lernado de aliaj lingvoj. Tiu ĉi efiko estis unue priskribita de Antoni Grabowski per konkretaj praktikaj ekzemploj en 1908[5]. Diversaj studoj (Rubagumya 1994[6], Tickoo 1996[7], Dutcher 1998[8]) ankaŭ montras, ke la kono de dua lingvo ĉiam helpas la lernadon de tria lingvo. Inter la plej konataj sciencaj studoj kiuj esploris la avantaĝon de Esperanto kiel preparilo al la lernado de aliaj lingvoj, estis tiuj de Helmar Frank ĉe la Universitato de Paderborn[9][10], Germanio (pliaj detaloj sub Metodo Paderborn) kaj ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj Italio. Ili venis al la konkludo ke unu jaro da studado de Esperanto en lernejo povas doni lingvokonon komparebla al tiu, kiun meza lernanto de eŭropa lingvo povas atingi post ses aŭ sep jaroj da lernado, sekve ĝi ankaŭ plibonigas la lingvokapablon en plia nova lingvo por la lernanto. Alivorte, lerni Esperanton dum unu jaro kaj poste, ekzemple, la francan dum tri, povas doni kompareblan aŭ eĉ pli bonan lingvokapablon en la franca ol se oni lernas sole la francan dum kvar jaroj. Ekzempla estas ankaŭ atesto de aŭstraliano kiu lernis la japanan dum kvar jaroj[11]. Rusa Esperanto-gazeto menciis ke Esperanto vere helpas lerni aliajn lingvojn, formante certan logikan pensmanieron kaj la koncepton de lingvo ĝenerale[12].
Esperanto larĝigas la kulturajn horizontojn kaj kreskigas la prilingvan konscion (angle: language awareness) kiu devus esti faciligita pro la reguleco de la lingvo Esperanto (la lernfaciliga trajto) kaj ĝiaj similecoj kun multaj eŭropaj lingvoj. Ĝi devus instigi al komparo kun aliaj lingvoj pere de ekzercoj por rekoni vortojn en lingvoj kiujn ili ankoraŭ ne renkontis[13]. Tiele ĝi ne sole helpas konsciigi ilin pri aliaj lingvoj, sed ankaŭ entuziasmigi kaj prepari infanojn al la posta lernado de lingvoj, precipe en lernejoj kun infanojn el tre malsamaj lingvaj kaj kulturaj fonoj, kiel infanoj el migrantaj komunumoj[13].
En intervjuo por Libera Folio, Tatjana Auderskaja asertis, ke Esperanto malsamas de ceteraj lingvoj, ĉar ĝi havas trajtojn de intelekta ludo kiu postulas komprenemon, inventemon, kreemon kaj liberan pensadon. Ajna uzanto, eĉ komencantoj, povas mem krei multnombrajn novajn sencojn kaj vortojn el pretaj konstruelementoj kaj kompreni la signifon de tiuj vortoj, dismetante ilin je apartaj vorteroj. En tiu senco Esperanto ne estas "simpla lingvo", sed prefere nekutima lingvo kiu postulas ĉiupaŝe kompreni kaj krei[14].
Lingvokonsciaj lernejoj (valor)taksas la lingvan diversecon de siaj lernantoj, agnoskas iliajn komencajn lingvajn kapablojn kaj uzas ilin kiel lernrimedon. Lingvokonsciaj lernejoj subtenas instruistojn trakti la uzon de specifaj lingvoj en siaj respektivaj fakoj, inkluzive per konsciigo pri malsamaj lingvoregistroj kaj vortprovizo[15].
Se oni agnoskas kaj utiligas aliajn lingvojn en lernejaj klasoj[16][17][18], ankaŭ internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto povas kontribui al sentivigo pri lingvoj kaj al lingva diverseco. Tiel internaciaj kontaktoj inter lernejaj klasoj helpe de Esperanto ankaŭ povas kontribui al lingvokonscio pri aliaj lingvoj se oni agnoskas kaj utiligas ĉi tiujn.
Eksperimenti kun lingvo kaj lingvaj uzoformoj stimulas la krepovon kaj donas formon al iuj pensoj[16]. Kerna demando tiurilate estas ĉiam kiel formo, signifo kaj kunteksto interrilatas[19].
D-ro Angela Tellier el Britio prizorgis vastan eksperimenton kun Springboard to languages[20]: ekis pilotprojekto en du britaj lernejoj: Bar Hill Community Primary School, Cambridgeshire kaj en la lernejo Scorton C of E, Lancashire. Kadre de tiu eksperimento la celo estis, ke la malkovro de Esperanto helpu al infanoj kompreni la funkciadon de lingvoj (angle: language awareness, tio estas "lingvokonscio" aŭ "konscio pri la lingvo" aŭ "prilingva konscio") por poste ebligi ke ili pli facile lernu aliajn lingvojn kaj estu pli sentivaj al lingva diverseco precipe en klasoj kun infanoj ne parolantaj la anglan kiel sian unuan denaskan lingvon kaj por instigi respekton kaj intereson pri iliaj lingvoj kaj kulturoj[21].
Springboard to languages multe taŭgas por la instruistoj en elementaj lernejoj kiuj, ne ricevinte specialan trejnadon por instrui lingvojn, deziras instrui fremdan lingvon[22]. Springboard to languages uzas Esperanton, ne por produkti nacion de Esperanto-parolantoj, sed kiel preparilon por lerni aliajn lingvojn helpe de lernolibro kun frazoj, vorttrezoro, strukturoj.
Uzante regulan fonetikan lingvon kiel saltotabulon al lernado de aliaj lingvoj la projekto celas:
- sentivigi la lernanton pri la strukturo de lingvo pere de taskoj, kiuj instigas gelernantojn koncentriĝi sur la similecoj kaj diferencoj inter lingvoj.
- reliefigi la ligojn inter lingvoj. Esperanto estas ideala 'gustumilo al lingvolernado' aŭ 'komenca' lingvo kuniganta elementojn de aliaj lingvoj kun vortkonstruaj trajtoj kiuj allogas junajn gelernantojn. Multaj vortoj kaj frazoj estas tuj rekoneblaj.[22] La regula gramatika strukturo helpas al lernantoj disvolvi senton por ekzemple substantivoj, verboj, adjektivoj kaj adverboj.
- stimuli per kreiva manipulado de la lingvo ke la lernantoj ŝatu kaj interesiĝu pri lingvolernado.
- kuraĝigi pozitivan mem-bildon en ĉiu lernanto kiel sukcesa lingvolernanto[23].
Multilingual Accelerator (MLA) aŭ multlingva akcelilo estas projekto por akceli plurlingvismon kadre de la EU-interŝanĝa programo Erasmus+ funkciis en 6 elementaj lernejoj: en Slovenio (Šentilj), Slovakio, Bulgario (Vraca), Germanio, Danlando kaj Kroatio (Zagreb) kaj koncernis la "propedeŭtikan aliron", t.e. lerni limigitan kaj zorge elektitan kvanton de Esperanto por plibonigi, rapidigi kaj akceli postan lernadon de aliaj lingvoj.
La celo de MLA estas instrui al 8-jaraĝaj infanoj la bazojn de Esperanto, kio servu kiel enkonduko al la lernado de aliaj lingvoj, ĉar ĝi helpas al infanoj kompreni (i.a. per ludoj) ĉiujn esencajn elementojn en la strukturo de lingvoj. Ĝi baziĝas sur atingoj de la Zagreba Metodo, kiu havas sian bazon en scienca esploro de la plej oftaj morfemoj en Esperanto[24].
La ĉefa respondeculo de tiu projekto estis Zlatko Tisljar el Slovenio[23][25].
La “Multilingual Accelerator" (akcelilo de plurlingvismo) ricevis la Eŭropunian kvalit-markon por lingvoj en 2021 pro tio ke ĝi permesas akceli je 25-30% la lernadon de pliaj fremdaj lingvoj[26].
Ĝi estas unu el la civitanaj proponoj en la kadro de la Eŭropa Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo[27].
Projekto 30 ore d'oro ("30 oraj horoj") estas projekto kiu celas trejni instruistojn pri la instruado de Esperanto en la 2-a klaso mezlernejoj de la itala regiono Toskanio por plibonigi la kapablojn de gelernantoj en la gepatra lingvo kaj aliaj lingvoj[28]. En decembro 2021 ekos la unuaj lecionoj por instruistoj[29].
La projekto estas inspirita de unu el la 17 "Celoj por Daŭripova Evoluigo" (celo 4) fiksitaj de Unuiĝintaj Nacioj antaŭ 2030. Ĉi tiu kvara celo substrekas la gravecon de "egala aliro al kvalita edukado" kiu estas justa, inkluziva kaj antaŭenigas lernŝancojn por ĉiuj.
La koncepto ankaŭ reflektas la "Rekomendojn de la Konsilio de Eŭropo de la 22-a de majo 2019 por ampleksa aliro al lingvoinstruado kaj lingvolernado", kiuj ankaŭ substrekas la gravecon de plurlingveco preter tradiciaj edukaj studplanoj en socio karakterizita de pliigita moviĝeblo kaj cifereciĝo[26].
"30 Ore d'oro" (30 Oraj Horoj) ricevis de Erasmus+, INDIRE kaj Inapp la prestiĝan premion pri kvalito de instruado ("Label Lingue" 2022 [30][31].
En la printempo 2008 estis ĉirkaŭ 1.400 lernejanoj en la ĉina elementa lernejo Baiyangshujie en kiu oni enkondukis Esperanton kiel devigan kurson por faciligi la lernadon de la angla lingvo[32].
Jam en 1908 la pola esperantisto Antoni Grabowski verkis artikolon pri "Esperanto kiel preparilo por la instruado de lingvoj"[5][33]. Poste multaj studoj pruvis la valoron de Esperanto kiel preparilo por la lernado de aliaj lingvoj, kiel David Kelso, eksa ĉefinspektoro de lernejoj en Britio, notis:
“Various studies since the 1920s have confirmed that learning Esperanto improves the motivation of learners (because of their relatively rapid progress in the language) and improves subsequent learning of other languages. The first documented experiment was in Bishop Auckland (Britain) from 1918 to 1921. Later studies, each concentrating on different aspects of the question, but coming to broadly similar conclusions, have been conducted in New Zealand (1924), New York (1931), Manchester (1948-1968), Sheffield (1951), Finland (1963), Hungary (1970), Germany (1980), 5 European countries (1990), Italy (1993) and Australia (2000).
The 1931 work was by a team led by eminent educational psychologist Edward Thorndike of Columbia University. The plain facts are that young people enjoy learning Esperanto; they learn it up to 5 times more quickly than other languages and the skills learned are readily transferable. (David Kelso, cited in “Springboard to languages”)”[34]
Traduko. Diversaj studoj ekde la 1920-aj jaroj konfirmis, ke lerni Esperanton plibonigas la motivadon de gelernantoj (pro ilia relative rapida progreso en la lingvo) kaj plibonigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. La unua dokumentita eksperimento estis en Bishop Auckland (Britio) de 1918 ĝis 1921. Postaj studoj, ĉiu el ili koncentriĝinta sur diversaj aspektoj de la temo, sed alveninta al larĝe similaj konkludoj, estis faritaj en Nov-Zelando (1924), Novjorko (1931), en Britio (Manchester, 1948-1968 + Sheffield, 1951), Finnlando (1963), Hungario (1970), Germanio (1980), 5 eŭropaj landoj (1990), Italio (1993) kaj Aŭstralio (2000).
La esploro de 1931 en Novjorko konsistis el teamo gvidita de Edward Thorndike, eminenta eduka psikologo de Columbia University. La simplaj faktoj estas ke junuloj ĝuas lerni Esperanton; ili lernas ĝin ĝis 5 fojojn pli rapide ol aliajn lingvojn kaj la akiritaj kapabloj estas tuj transdoneblaj. (Kelso, citita en "Springboard to languages")[34]
La mezurmetodojn por LOI evoluigis la Instituto pri Kibernetika Pedagogio de la Universitato de Paderborn (Germanio) sub la gvido de prof. Helmar Frank[9][10].
Pri la teorio kaj metodologio legu: Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj.
Pli detala superrigardo sub Metodo Paderborn
(angla) Multilingualism Accelerator - A method to boost foreign language learning and raise language awareness, European Commission.
(Esperanto) Akcelilo por multlingveco (MLA): http://www.lernu.net/eo/instruado Se vi deziras traduki la materialojn en la retejo al via lingvo, vi povas fari tion registriĝinte kiel tradukanto de la tradukejo de lernu.net - https://traduko.net/
(itala) Projetto 30 ore d'oro[rompita ligilo], ILEI kaj Istituto italiana di Esperanto, 2023
(eo) Brunetto Casini, 30 Oraj Horoj: Projekto de instruado de Esperanto, YouTube
(itala) Alessandra Madella, L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue (PDF), auĝ. 2021
(angla) Jennifer Bishop, Esperanto as a propaedeutic language in the primary school, AFMLTA llth Nat Languages Conf - Hobart, Hobart Tas Australia, la 27-an de sept. 1997 → 30-an de sept. 1997.
(angla) Esperanto and Education: Toward a Research Agenda, Esperantic Studies Foundation, 1992
(angla) Esperanto: a joke, or a serious option? (Esperanto, blago aŭ serioza opcio?), John C. Wells, University College London.
(germana) Cyril Brosch, Der spezifische Beitrag des Esperanto zum propädeutischen Effekt beim Fremdsprachenlernen (mit Schwerpunkt auf der Erwachsenenphase, Jahrbuch GIL 2017, Academie.edu
(Esperanto) Lingvo-Orientiga Instruado (LOI) Cele al rapidigo de la lernado de fremdlingvoj, Kibernetik-pedagogia teorio de la lingvo-orientiga instruado (LOI), magistriĝa tezo ĉe Akademio Internacia de Sciencoj, San Marino, 1996.
(germana) Günter Lobin: Ein Sprachmodell für den Fremdsprachenunterricht. Der propädeutische Wert einer Plansprache in der Fremdsprachenpädagogik Arkivigite je 2009-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (kun detala scienca analizo de sep – laŭ la aŭtoro tre malbone dokumentitaj – lernejaj eksperimentoj inter 1924 kaj 1988; komplete legebla en la reto)
(Esperanto) Edward Symoens: Al nova internacia lingvopolitiko: La propedeŭtika valoro de Esperanto, Esperanto-dokumentoj 28-29 (1992), Universala Esperanto-Asocio.
(Esperanto) Katalin Smidéliusz: Projektoj, eksperimentoj, propedeŭtika valoro (PDF) - el la legejo de www.edukado.net