Protofaŝismo (ankaŭ prefaŝismo) referencas al la senperaj praideologioj kaj kulturaj movadoj, kiuj influis la faŝismon kaj konsistigis ĝian bazon.[1][2] Protofaŝismaj movadoj havas kun faŝismaj kelkajn komunajn trajtojn, ekzemple uzadon de etnaj aŭ religiaj malplimultoj kiel propekaj kaproj, glorigo de perforto, antaŭenigo de la “gvidanto-principo”, volo instali absolutan gvidanton en la ŝtato, sed sen kutime iri ĝis la totalisma ekstremo de la faŝismaj movadoj.[3] La historiisto Zeev Sternhell priskribas per la nocio prefaŝismo kulturpesimismajn penstendencojn, kiuj trovis apogantojn precipe en Germanio kaj Francio ekde ĉ. 1890 (Maurice Barrès, Oswald Spengler, Julius Langbehn) kaj kiuj baziĝas sur simpliga popularigado de pli malnova kontraŭmodernisma idearo.
Unu elstara protofaŝisma figuro estas Gabriele D'Annunzio, la itala naciisto, kies politikaj ideoj influis Benito Mussolini kaj la Italan Faŝismon.[1] La franca germanisto kaj historiisto Louis Dupeux opinias, ke la Konservativa Revolucio dum la vajmara epoko estis grava ideologio konsiderebla kiel “germana prefaŝismo”.[4]
Protofaŝismaj politikaj movadoj inkluzivas la Italan Naciisman Asocion (Associazione Nazionalista Italiana, ANI), la Germanan Nacian Asocion de Komercaj Dungitoj (Deutschnationaler Handlungsgehilfen-Verband, DHV) kaj la Germanan Nacian Popolan Partion (Deutschnationale Volkspartei, DNVP).[2]
La protofaŝismo-nocio estis aplikita ankaŭ al nuntempaj politikaj movadoj kaj partioj ne evidente faŝismaj aŭ novfaŝismaj, sed kelkrilate similaj al historiaj faŝismaj movadoj kaj reĝimoj: la politiko reprezentita interalie de Donald Trump en Usono, Aleksandro Lukaŝenko en Belorusio, Viktor Orbán en Hungario, Vladimir Putin en Rusio, Jair Bolsonaro en Brazilo.[3]