Provinco Guanacaste

Provinco Guanacaste
FlagoBlazono
provinco de Kostariko [+]

LandoKostariko

Supermara alteco63 m [+]
ĈefurboLiberia
- koordinatoj10° N, 85° U (mapo)10.433333333333-85.4Koordinatoj: 10° N, 85° U (mapo) [+]
Akvokolektejo10 196,32 km² (1 019 632 ha) [+]
Areo10 196,32 km² (1 019 632 ha) [+]

Loĝantaro412 808 [+] (2022)
Denseco40,49 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC-06:00 [+]
ISO 3166-2CR-G

Provinco Guanacaste (Provinco Guanacaste)
Provinco Guanacaste (Provinco Guanacaste)
DEC

Provinco Guanacaste (Kostariko)
Provinco Guanacaste (Kostariko)
DEC

Provinco Guanacaste (Tero)
Provinco Guanacaste (Tero)

Map
Provinco Guanacaste
Vikimedia Komunejo:  Guanacaste Province [+]
vdr
Strando ĉe Guanacaste.

Guanacaste estas provinco de Kostariko situanta en plej nordokcidenta parto de la lando, laŭlonge de la marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Nikaragvo norde. Oriente estas la provinco Alajuela, kaj sudoriente Puntarenas.

Laŭ la stato de 2022 en la provinco vivis 412 808 loĝantoj sur areo de 10 196,32 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 40 loĝantoj/km². En 2010, ĝi havis populacion de 326 953 [1]. Ĝi estas la plej disa loĝata el ĉiuj provincoj de Kostariko.

La ĉefurbo de Guanacaste estas Liberia.

Etimologio

[redakti | redakti fonton]

La provinco ricevas sian nomon el guanacaste aŭ orelarbo, kiu estas la nacia arbo de Kostariko.

Politika divido

[redakti | redakti fonton]

Guanacaste estas subdividata en dekunu kantonoj. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Liberia (Liberia)
  2. Nicoya (Nicoya)
  3. Santa Cruz (Santa Cruz)
  4. Bagaces (Bagaces)
  5. Carrillo (Filadelfia)
  6. Cañas (Cañas)
  7. Abangares (Las Juntas)
  8. Tilarán (Tilarán)
  9. Nandayure (Carmona)
  10. La Cruz (La Cruz)
  11. Hojancha (Hojancha)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]