La esprimo provo kaj eraro aŭ prov-eraro estas heŭristikametodo por la akiro de kono, kaj propozicia kaj procedura. Ĝi konsistas en provi alternativon kaj verigi ĉu ĝi funkcias. Se tiel, oni havas solvon. Male — erara rezulto — oni klopodas diferencan alternativon. La ripetaj, diversaj provoj daŭras ĝis sukceso, aŭ ĝis la praktikanto ĉesas provi.
Orientado al solvoj: oni ne klopodas malkovri kial funkcias solvo. Oni aspiras nur al ties atingo.
Specifa problemo: ne temas pri ĝeneraligo de solvoj al aliaj problemoj.
Ne plej bona: klopodas trovi nur unu solvon: nek ĉiujn, nek la plej bonan.
Neceso de minimuma kono: oni proceduras al la temoj pri kiuj la kono estas en la fako, disĉiplino aŭ specializaĵo estas malmulta aŭ nula, por ekzemplo en scienca esplorado.
Kosta: oni postulas diversajn rimedojn por realigo, sed ne ĉiam estas certa pozitiva rezulto.