Prym | |
---|---|
negoco vd | |
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe |
Jura formo | Gesellschaft mit beschränkter Haftung |
Sidejo | Stolberg |
Agokampo | Mercervaroj |
TTT | Oficiala retejo |
La William Prym GmbH & Co. KG estas la plej maljuna industrientrepreno de Germanio. La ĉefkompanio havas sian sidejon en Stolberg, Rejnlando, ĉe Akeno.
La entrepreno estis kreita en 1530 de la oraĵisto Wilhelm Prym en Akeno kiel familia entrepreno por produkti latunon kaj kupron. En 1642, en la katolika Akeno oni rifuzis al la protestanta familio la korporacirajton, tial Christian Prym translokiĝis al Stolberg, kie ĝis nun situas la estrarsidejo de la entrepreno.
Komence de la 19-a jarcento Prym produktis unuajn aĵojn el latuno, fero kaj ŝtalo, tre baldaŭ ankaŭ maŝine. En 1859 William Prym kaj ties filo Gustav Wilhelm vastigis la produktaron al vesteroj, kiuj iom post iom iĝis la plimulto de la produktado. Unu el tiuj eroj estis la de Heribert Bauer en 1885 inventita prembutono, kiu estis plibonigita en 1903 de Hans Prym per en la superan parton enmetita risorto (Kronenfeder-Druckknopf).
En 2001 la entrepreno Prymetall (Prymetall GmbH & Co. KG, kun gisfabrikoj kaj rulfabrikoj, unu el la plej grandaj eŭropaj produktantoj de duonpretaj produktoj el kupro kaj kupraj alojoj) estis disigita de la entreprenaro kaj vendita al la entreprenaro Norddeutsche Affinerie.
Nuntempe la entrepreno produktas tage ĉirkaŭ 15 milionoj da prembutonoj. Aldone al vesteroj kiel prembutonoj kaj trikiloj, Prym nuntempe ankaŭ produktas kontaktilojn por elektraj ligiloj kaj elektronikajn konstruerojn. Kun ĉirkaŭ 40 produktejoj kaj distribuejoj la entrepreno mondskale disvastiĝis.
Sub la ĉefa entrepreno, tri apartaj filioj zorgas pri specifaj aĵoj:
En 2006 la jara spezo de la Prym GmbH estis 352 milionoj da eŭroj kaj la nombro de dungitoj 3800.[1] La entrepreno estas ankoraŭ nuntempe 100% familia posedaĵo, de entute 50 societanoj. Ĝis oktobro 2005 la estraro estis daŭre familia.
Pro la financa engaĝiĝo de la familio Prym estis fondita en Stolberg urba biblioteko kaj naĝejo, sociaj loĝejoj kaj unu el la unuaj germanaj entreprenaj malsanasekuroj (nuntempe parto de la BKK Anker-Lynen-Prym).