Publika Dissenda Servo de Malto | ||
---|---|---|
dissenda kompanio | ||
Ĝeneralaj informoj | ||
Ricevo | Dissende | |
Landoj | Malto | |
Komenciĝo de elsendoj | la 11-a de novembro 1935 | |
Programa tipo | Diversa | |
Retpaĝaro | Oficiala retejo | |
Publika Dissenda Servo de Malto (malte Servizzi ta' Xandir Pubbliku, angle Public Broadcasting Services Limited (PBS)) estas la publika televida stacio de Malto, kiu komencis elsendojn je la 11-a de novembro 1935. De tiam la organiza formo plurfoje ŝanĝiĝis, la servo en la nuna formo ekzistas ekde 1992.
Ekde 1970 la stacio estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido. Fariĝante aktiva membro de la Eŭropa Dissenda Unio, Malto akiris la rajton partopreni en la Eŭrovido-Kantokonkurso, kiu dum 68 jaroj jam fariĝis plej ŝatata evento por la eŭropanoj, kaj ankaŭ en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso por kantistoj de 9 ĝis 16 jaroj, kiu okazas ekde 21 jaroj.