Publilius Syrus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Publilius Syrus |
Naskiĝo | en Nusaybin |
Morto | |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | verkisto filozofo poeto dramaturgo aktoro |
Publilius Syrus estis romia poeto kaj verkinto de simplaj etteatraĵoj, t.n. mimi (mimaĵoj).
Venigite en la 1-a jarcento a.K. el Sirio kiel sklavo (verŝajne dum knabaj jaroj) el Antioĥio Romon li liberigitis fare de sia posedanto Publilius. Tiujn informojn transdonis almenaŭ Plinio la Maljuna.
Publilius Syrus mem aktoris kaj famis pro bonegaj improviztalento. Dum konkurso kontraŭ la kavaliro Decimus Laberius en la 46-a jaro aljuĝis al li la unuan premion Julio Cezaro mem.
Krom lia nomo konserviĝis kelkaj fragmentoj kaj la verko Sententiae kiuj ŝatatis dum Mezepoko. Temas pri antologio de etaj versaĵaroj el liaj verkoj en alfabeto sinsekvo, kvazaŭ admonaj aforismoj pri la ĉiutaga vivo.