La nomo Puerto Peñasco povas esti tradukita de la hispana kiel haveno inter la rokoj. Puerto Peñasco, ankaŭ konata kiel Rocky Point por anglalingvaj turistoj, estas turisturbo, kie la plej multaj turistoj alvenas de Arizono[2].
Puerto Peñasco havas malgrandan flughavenon. La konstruado de aŭtovojo liganta Puerto Peñascon kun San Luis Río Colorado kaj Yuma estis kompletigita ekde la fino de 2008 [3][4].