Putto | |
---|---|
Informoj | |
Putto (aŭ plurale putti, signifo en la itala kaj en la origina latina formo putillus "knabeto") estas itala arkitektura vorto por la statuo de vangpufa, mokema suĉinfano, kutime ĉe la fasado de konstruaĵo. Putti estas principe ĉiam knaboj en aĝo de sub ses jaroj, ofte nudaj kaj iom diketaj, kiel kutimas aspekti suĉinfanoj, kelkfoje anĝeloj, do kun aŭ sen dorsaj flugiloj. Ili plejparte troviĝas ĉe monumentoj de la itala Renesanco, sed ankaŭ ĉe ĉiuj konstruaĵoj de la sicilia baroko.
Putti devenas de la arto de antikva Grekio. Ili estis ree malkovritaj kaj uzataj ekde la itala 14-a jarcento. En la 15-a jarcento, Donatello revivigas la putto en arto. Tiam la roluloj de junaj bebecaj infanoj en vivaĝo, kiam ili estas ĉarmaj, senkulpaj kaj senruzaj, populariĝis [1]. La putto en arto estis konsiderata figuro reprezentanta la dion de amo (Amoro, Kupido), kaj jen kiel la homoj de la 16- a kaj 17-a jarcentoj pensis pri la figuroj de flugilhavaj infanoj.
La pensulo Gotthold Ephraim Lessing, diskutis tiun aferon kaj venis al la konkludo ke la putto ne sole reprezentas la dion de amo [2]. Esplorante la putton ekde la 15-a jarcento (tiam kiam ĝi estis revivigita ekde antikvaj tempoj), oni povas vidi ke Lessing pravis en lia hipotezo. Kontrolo kiel la putto estis nomitaj en la popollingvo de la tempo, la kromnomo donita al ili estis "Spiritelli". Ankaŭ skriba pruvo montras, ekzemple en la vortoj de laŭdo de Giovanni Roccelli priskribanta la mozaikon en Santa Constance en Romo, la epiteto "Amor" ne estas donita. Ankaŭ, en la pagdokumentoj kiuj estis asignitaj al Donatello por lia laboro en 1446 (la koruso - Cantoria) estis skribitaj en la latina por la dancantaj puttoj, la esprimo "Predictis spiritellis" estas uzita [3].