Pálmonostora (pAlmonoŝtora) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono Kiskunfélegyháza. La nomo signifas abatejo de Paŭlo.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, ĉefvojo Budapeŝto-Szeged preteriras.
La unua mencio devenis el la 14-a jarcento, laŭ la dokumento estis tie abatejo, kiun la tataroj detruis. Post la turkoj longe oni produktis tabakon. En 1900 unuiĝis 2 setlejoj Alsópéteri kaj Felsőpéteri kaj ili fondis Pálmonostora.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, interretejo, poŝto, apoteko, kuracejo, policano, etbanko.