Pécsely [pEĉej] estas malgranda vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Balatonfüred.
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo. La lago Balatono troviĝas 5 km-ojn for.
En la 14-a jarcento konstruata fortikaĵo neniam finkonstruiĝis, en la historio ĝi ne rolis. Dum la turkoj ambaŭ vilaĝoj restis vivaj. La vilaĝo naskiĝis en 1942, kiam unuiĝis Nagypécsely (=Granda Pécsely) kaj Nemespécsely (=Nobela Pécsely). La vilaĝo apartenas al vinregiono de Balatonfüred-Csopak.
En la iama Nemespécsely naskiĝis pentristo Tivadar Dörre.