Péter Eötvös | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de januaro 1944 en Odorheiu Secuiesc, Hungara reĝlando |
Morto | 24-an de marto 2024 (80-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • germana • franca • sveda |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo por Muziko kaj Danco de Kolonjo (1966–1968) Muzikakademio Franz Liszt (–1965) |
Okupo | |
Okupo | dirigento libretisto universitata instruisto komponisto pianisto |
TTT | |
Retejo | http://www.eotvospeter.com/ |
EÖTVÖS Péter ['peːtɛr ˈøtvøʃ] estis hungara komponisto, dirigento altlerneja instruisto. Li estis naskita la 2-an de januaro 1944 en Hungario en Székelyudvarhely (nun en Rumanio) kaj mortis la 24-an de marto 2024. Lia edzino estis Piroska Molnár.
Péter Eötvös diplomitiĝis kiel komponisto en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt de Budapeŝto. Li estis muzika gvidanto de Gaja Teatro, sed tiutempe li multe komponadis muzikaĵojn por filmoj. En 1966 li studis dirigentadon en Kolonjo, poste li laboris precipe eksterlande. Kiel dirigento kaj komponisto li fariĝis konata en okcidenta Eŭropo dum la sepdekaj jaroj. En 2004 li revenis al Hungario. Li estas rekonata plenumanto de muziko de la 20-a jarcento. Per siaj elektronikaj komponaĵoj li havigis al si mondfamon. En 2002 kaj 2024 li ricevis premion Kossuth, pli frue kaj poste aliajn premiojn. Li edziĝis trifoje, la unuaj 2 edzinoj naskis unufoje.