Přemysl la Plugisto | |
---|---|
legenda figuro | |
Verko | Malnovaj ĉeĥaj legendoj (1959) / Pri Přemysl |
Informoj | |
Sekso | vira |
Okupo | plugisto |
Edzo/Edzino | Libuše (princino) |
Infanoj | Nezamysl |
Přemysl la Plugisto ( Přemysl) estas mita ĉeĥa reganto, la edzo de princino Libuše kaj fondinto de la plej malnova ĉeĥa reganta dinastio de Premislidoj. La mito mem spirite ligas ne nur al pramalnova hindeŭropa tradicio de la estiĝo de "reĝa dinastio" de homo el "Pramenso" ("Přemysl"), sed ankaŭ al komprenado de "desegnita menso" kvazaŭ estiĝintaj spacoj ebligantaj rikolton - la menso, kiu mem estiĝinta per "kosma plugado" ankaŭ mem plu "plugas", te. malfermas malluman materion de nesciado per lumero de Lumo.[1]
La miton pri princino Libuše kaj Přemysl la Pluginto kaptis kronikisto Kosmas komence de la 12-a jarcento. Laŭ la mito la viroj estis malkontentaj kun la regado de princino Libuše kaj ili volis kiel reganton la viron.
|
Přemysl estis vokita al la princa trono kaj li edziĝis kun Libuše, laŭ kroniko de Václav Hájek z Libočan ĉirkaŭ la jaro 650.[3] Kosmas ĉe la nedokumentitaj eventoj ne indikas la jaron. Li envicigis la miton inter enkondukaj ĉapitroj, pri kiuj li skribas:"...Kaj ĉar tiuj ĉi aferoj okazis dum malnovepoko, ni lasas al la leganto prijuĝi, ĉu ili vere okazis, aŭ ĉu ili estas elpensitaj..."
En Stadice rememorigas tiun ĉi eventon monumento de Přemysl el la jaro 1841. La princa geopo poste havis, laŭ tre malfrua tradicio, tri filojn: Nezamysl, Radobýl kaj Lidomír.
|
Citaĵa eraro Etikedoj <ref>
ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/>
ne estis trovita; $2