Přerov | |||
germane Prerau | |||
urbo | |||
Přerov, La supra placo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Přerov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Přerov | ||
Administra municipo | Přerov | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Fervojstacio | Přerov | ||
- fervojlinio | n-ro 270 | ||
Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
Konata loko | Přerov kastelo | ||
Rivero | Bečva | ||
Situo | Přerov | ||
- alteco | 210 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 27′ 20″ N 17° 27′ 04″ O / 49.45556 °N, 17.45111 °O (mapo) | ||
Areo | 58,50 km² (5 850 ha) | ||
Loĝantaro | 41 661 (2024) | ||
Denseco | 712,15 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo |
Moravia pordego, Supramoravia valego | ||
Unua skribmencio | 1131 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 750 00 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0714 | ||
NUTS 5 | CZ0714 511382 | ||
Katastraj teritorioj | 14 | ||
Partoj de urbo | 13 | ||
Bazaj setlejunuoj | 47 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.mu-prerov.cz | |||
![]() | |||
![]() |
Přerov (germane Prerau) estas urbo en Ĉeĥio, situanta en meza Moravio, ĉe la rivero Bečva, 20 km sudoriente de Olomouc. En 2024 ĝi havis 41 661 loĝantojn. Grava fervoja vojkruciĝo, sidejo de Muzeo de Komenio, la historia urbocentro estas proklamita kiel urba monumentzono. En Předmostí troviĝas mondfama arkeologia trovloko de mamuto-ĉasintoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radslavice, Rokytnice, Grymov, Troubky, Tučín, Věžky, Želatovice, Zábeštní Lhota, Beňov, Kokory, Lhotka, Nelešovice, Prosenice, Sobíšky, Tršice, Buk, Bochoř kaj Horní Moštěnice.
Loĝigo de ĉirkaŭaĵo de Přerov estas dokumentita jam en paleolito per sidejo de ĉasistoj de mamutoj en Předmostí ĉe Přerov. En la 11-a jarcento estas dokumentita burgo.
La plej malnova mencio pri Přerov estas el la jaro 1131. Proksime ĉe travadejo trans rivero Bečva estis burgejo kaj staplovilaĝo. La reĝo Přemysl Otakar la 2-a avancigis Přerovon je reĝa urbo en la jaro 1256. En la jaro 1423 ĝi estis konkerita de husanoj. Ekde la jaro 1487 la urbon posedis familio Pernštejn, kiu alikonstruis gotikan burgon en Supra placo je renesanca kastelo kun cilindra turo. En la 16-a jarcento dum posedo de la familio Žerotín, en kiu
Dum tiu periodo dank al aktivecoj de Bohemiaj Fratoj la urbo floris kaj fariĝis grava centro de klereco kaj kulturo. Agadis en ĝi Jan Blahoslav kaj en la loka lernejo en 1608–1611 studis Johano Amoso Komenio.
Dum la tridekjara milito estis la urbo forte detruita de svedoj.
Gravan signifon por evoluo de la urbo havis ekkonstruo de fervojo, kuniganta Přerovon kun Vieno, Prago kaj norda Moravio; ĝi fariĝis unu el la plej signifaj fervoj-vojkruciĝoj. Přerov estas nuntempe precipe industria urbo, sed ĝi ofertas al siaj loĝantoj kaj gastoj ankaŭ kvalitajn multflankajn servojn en sfero de turismo, kulturo kaj sporto.
Fine de la dua mondmilito estis en la urbo perforte subpremita ribelo en Přerov. Mallongtempe post fino de la dua milito sekvis masakro sur Svedaj ŝancoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 213 |
1880 | 11 190 |
1890 | 17 749 |
1900 | 22 007 |
1910 | 26 966 |
1921 | 28 442 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 22 280 |
1950 | 22 012 |
1961 | 31 069 |
1970 | 39 505 |
1980 | 50 265 |
1991 | 51 300 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 48 335 |
2014 | 44 538 |
2016 | 43 994 |
2017 | 43 791 |
2018 | 43 565 |
2019 | 43 186 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 42 871 |
2021 | 41 019 |
2022 | 41 404 |
2023 | 41 634 |
2024 | 41 661 |
|
|