Queen Mary 2 | |
---|---|
Queen Mary 2
| |
Bazaj indikoj | |
Tipo: | transporta ŝipo |
Posedanto: | Cunard Line |
Hejma haveno: | Southampton |
Mendita: | 2000 |
Komenco de konstruado: | 4-a de junio 2002 |
Surigita sur akvon: | 21-a de marto 2003 |
Donita en servon: | baptita la 8-an de januaro 2004 |
Unua navigacio: | 12-a de januaro 2004 |
Sorto: | trafikanta |
Prezo: | 460 milionoj da pundoj |
Noto: | ŝipfarejo Chantiers de l'Atlantique |
Teknikaj datenoj | |
Mergospaco: | 76 000 tunoj |
Longo: | 345 m |
Larĝo: | 41 m |
Mergo: | 10.1m |
Movumo: | kvar dieselelektraj motoroj (CODAG-elektra sistemo) 4× 21,5 MW |
Brulmaterialo: | elektra energio |
Rapideco: | 29,62 knotoj (55 km/h) |
Ŝipanaro: | 1253 anoj de hom-ekipo |
Kapacito: | 2620 vojaĝantoj |
Queen Mary 2 estas luksa transporta ŝipo trafikigata de kompanio Cunard Line kaj nomita laŭ skota reĝino Maria Stuart. En pasinteco ĝi estis la plej granda porpasaĝera oceanŝipo en la mondo, hodiaŭ ĝi estas jam superita de ŝipo Freedom of the Seas, kiu kapablas preni duoblon de pasaĝeroj.
La ŝipo, kiu kapablas preni 2620 vojaĝantojn kaj 1253 anojn de hom-ekipo kaj kiu kostis 460 milionoj da britaj pundoj, elstaras pro lukso. La vojaĝantoj havas je dispono kvin basenojn, librotenejon kun 8500 volumoj, kurejon aŭ vinkelon kun 343 specoj de vino. Je dispono estas kelke da specoj de kajutoj.
En 1998 estiĝis plano por konstruo de la plej granda kaj la plej moderna transporta ŝipo en la mondo, kiu devis anstataŭigi ŝipon Queen Elizabeth 2. Dum la konstruado mortis dek kvin homoj.
La 12-an de januaro de 2004, Queen Mary 2 komencis sian unuan vojaĝon de Southampton, Anglujo, ĝis Fort Lauderdale, Usono, kun 2620 vojaĝantoj. La ŝipestro estis Ronald Warwick, eksŝipestro de Queen Elizabeth 2, kaj filo de William (Bil) Warwick, kiu ankaŭ estis supera oficiro de Cunard kaj la unua kapitano de Queen Elizabeth 2. La ŝipo revenis malfrue al Southampton tial, ke la pruaj pordoj, kiuj devis kovri la pelŝraŭbojn, ne povis esti fermitaj en Portugalujo.[1]
Dum la Somera Olimpiko 2004, Queen Mary 2 navigis al Ateno kaj ankriĝis apud Pireo dum du semajnoj kiel mara hotelo, servante la Ĉefministron de Britujo Tony Blair kaj lian edzinon Cherie, la francan prezidanton Jacques Chirac, la usonan prezidanton George W. Bush, kaj la usonan olimpikan viran basketbalan teamon.[2][3] Cunard reklamas, ke inter la vojaĝintoj de Queen Mary 2 estas la ĵazisto Dave Brubeck kaj la kantistoj Rod Stewart, Carly Simon, kaj James Taylor.[4]
En unu transatlantika vojaĝo de 2005, Queen Mary 2 portis en ŝlosita ŝipkesto la unuan usonan ekzempleron de Hari Poter kaj la Duonsanga Princo de J. K. Rowling, kun aŭtora subskribo. En gazetara komuniko, Cunard anoncis la okazon kiel la unuan transporton de libro al ĝia internacia lanĉo per luksa oceanŝipo.[5]
En januaro 2006, Queen Mary 2 faris vojaĝon al Suda Ameriko. Dum la ekiro de Fort Lauderdale, ŝipŝraŭbo estis damaĝita de kolizio kun kanala muro, pro kio la veturado devis malplirapidiĝi kaj Warwick decidis forigi kelkajn programitajn haltojn de la vojaĝo al Riodeĵanejro. Multaj vojaĝantoj minacis fari sidproteston pro la programŝanĝo ĝis Cunard promesis redoni la koston de la vojaĝo. Queen Mary 2 daŭre funkciis kun malpli ol normala vetura rapido kaj diversaj programŝanĝoj ĝis ĝi revenis al Eŭropo en junio, kie la damaĝita pelŝraŭbo estis forprenita.[6] En novembro, Queen Mary 2 iris al la seka digo Elbe 17 de Blohm + Voss en Hamburgo por reinstalo de la riparita ŝraŭbo. Samtempe oni instalis ŝprucigilojn en ĉiuj balkonoj obee al novaj sekurecaj reguloj starigitaj post la incendio de MS Star Princess. Krome oni plilarĝigis ambaŭ alojn de la postferdeko por plibonigi videblon.[7]