Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Quillan (Aude) kaj Quillan (stacidomo). |
Quillan | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio (2016–) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 11304 [+] | ||
Poŝtkodo | 11500 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 992 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 86 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 53′ N, 2° 11′ O (mapo)42.8752777777782.1819444444444Koordinatoj: 42° 53′ N, 2° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 34,63 km² (3 463 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quillan [+] | |||
Quillan (okcitane: Quilhan) estas nova franca komunumo en la departemento Aude, en la regiono Okcitanio.
La loĝantoj nomiĝas france Quillanais.
La urbo Quillan estas la plej grava komunumo de la Haute-Vallée de l'Aude kaj la dua de la arondismento Limoux. La urba teritorio ampleksas ankaŭ Espéraza, Couiza kaj Campagne-sur-Aude kun pli ol 10 000 loĝantoj.
La komunumo troviĝas ĉe la piedoj de la Pireneoj apud la rivero Aude.
Trajne atingebla per SNCF, stacidomo Quillan sur la linio de Carcassonne al Rivesaltes, kiu ne plu funkcias ekde Quillan. La linio apartenas al TER de Languedoc-Roussillon
Busoj regule iras al Limoux kaj Carcassonne sed ankaŭ al Perpignan kaj Foix.
Post la paco de la Pireneoj kaj la okupo de Rusiljono en la jaro 1659 la landlimo al Hispanio estis malproksima kaj la kastelo perdis sian militan signifon. La ŝtonoj estis utiligitaj por konstrui la Malnovan Ponton kaj parton de la sonorila turo de la preĝejo.
Antaŭ la konstruado de fervojo de Carcassonne la transporto de ligno okazis per flosado sur la Aude.
La flosado ekestis en la 19-a jarcento kaj de Quillan iris grandegaj flosoj al Carcassonne kaj eĉ ĝis Narbonne. En la jaro 1860 foriris 982 flosoj, kiu egalis al volumeno de 5,758 kubaj metroj. Dufoje jare okazis granda merkato de ligno.
Micheline estis aŭtobuso, kiu povis uzi la relojn de la fervojo. La antaŭaj radoj troviĝis sur vagoneto kaj la malantaŭaj radoj havis specialan radon kaj movigis la aŭtobuson. Ĝi funkciis en la 1940-aj jaroj inter Quillan kaj Carcassonne.