Quintanilla del Olmo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49638 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 45 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 54′ N, 5° 24′ U (mapo)41.905111111111-5.4064861111111Koordinatoj: 41° 54′ N, 5° 24′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 691 m [+] | ||
Areo | 12,71 km² (1 271 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quintanilla del Olmo [+] | |||
Quintanilla del Olmo [kintaNIlja deLOLmo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos, en plej nordoriento de la provinco, angule kun la Provincoj Leono kaj Valadolido. Quintanilla del Olmo estas etimologie tradukebla al Bieneto de la Ulmo aŭ Bieneto de la Ulmo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 12,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 42 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 58 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al Burgoso.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis.