|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: RET
|
RET, plennome Rotterdamse Electrische Tram N.V., estas nederlanda transport-kompanio kiu aktivas pri urba amasa transporto en kaj ĉirkaŭ la grandurbo Roterdamo. La servoj de RET konsistas el publika transporto per tramo, buso, metroo kaj pramo. La Metropola Regiono Roterdamo Hago (MRDH) estas la komisianto de RET kaj asignis la sekvajn koncesiojn al la firmao[1]:
- Koncesio fervojo Roterdamo: tramo kaj metroo en la Roterdama regiono, inkluzive de linio E de RandstadRail al stacio Den Haag Centraal.
- Koncesio buso Roterdamo kaj ĉirkaŭaĵo: Albrandswaard, Barendrecht, Capelle aan den IJssel, Krimpen aan den IJssel, Lansingerland, Maassluis, Ridderkerk, Roterdamo, Schiedam kaj Vlaardingen[2], inkluzive de buslinio al Delft kaj unu al Zoetermeer, sed ekskluzive de ParkShuttle.