Rachel Nichols | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de januaro 1980 (44-jaraĝa) en Augusta | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Universitato Kolumbio Cony High School (en) vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Michael Kershaw (en) (2014–) Scott Stuber (en) (2008–2009) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro modelo filmproduktoro televida aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 2000– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rachel Emily NICHOLS (8-an de januaro 1980 en Augusta, Maine) estas usona aktorino kaj modelo. Ŝi iĝis konata pro la rolo de CIA-agentino Rachel Gibson en la kvina kaj lasta sezono de la televida serio de ABC, Alias (2004-05).
Rachel Nichols plenkreskis en Augusta, kiu ŝi vizitis Cony High School. Post la finstudo, ŝi komencis labori kiel manekeno kaj vizitis dramo-lernejojn en la Columbia University. Ŝia aktorina kariero komenciĝis en 2002.
Komence ŝi ludis en diversaj televidaj serioj, malgrandajn rolojn. Ŝia unua rolo estis kelnerino - vivanta en orgio - en epizodo de Sex and the City en 2002. Samjare ricevis ŝi la unuan rolon en kinofilmo. Ŝi ludis la rolon de Jessica en Dumb and Dumberer: When Harry Met Lloyd. Post tio, ŝi ludis en serio Line of Fire kaj la hororaj filmoj The Amityville Horror kaj The Woods.