|
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Radinghem.
|
Radinghem-en-Weppes - prononco laŭ sistemo IFA francigite [ʁadɛ̃ɡɛm ɑ̃ wɛp], origine nederlande respektive okcidentflandre Radingem, prononco [RA:dinĥem] aŭ plene Radingem in Weppes, prononco [RA:dinĥem in VEpes] ... Weppes estas historia regioneto okcidente de Lillo - estas komunumo de Francio kadre de la historia pejzaĝo Franca Flandrio, Frans-Vlaanderen respektive Flandre française. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ], nederlande/flandre Noorderdepartement, en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais). Fine de 2022 en la komunumo vivis 1 404 loĝantoj sur areo de 6,82 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 206 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille (france Arrondissement Lille, nederlande Arrondissement Rijsel respektive okcidentflandre Arroundissement Rysel), kaj al la kantono Annœullin / Ennelin.
![](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f8/Map_commune_FR_insee_code_59487.png/300px-Map_commune_FR_insee_code_59487.png)
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj