Radvanec (germane Rodowitz) estas municipo de Ĉeĥio situanta en distrikto Česká Lípa sur suda cismontaro de Luzacia montaro, proksime de Nový Bor kaj municipo Sloup v Čechách. Ĝia loĝzono situas laŭlonge rojo Dobranovský potok, kiu enfluas ĝis Radvaneca fiŝlago. Sur la granda katastro de municipo estas vico da rokturoj, montetoj, valoj. Vivas ĉi tie 268 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sloup v Čechách, Svor, Nový Bor kaj Cvikov.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1384.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 803 |
---|
1880 | 797 |
---|
1890 | 768 |
---|
1900 | 740 |
---|
1910 | 745 |
---|
1921 | 638 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 666 |
---|
1950 | 319 |
---|
1961 | 275 |
---|
1970 | 203 |
---|
1980 | 136 |
---|
1991 | 83 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 104 |
---|
2011 | 154 |
---|
2014 | 168 |
---|
2016 | 192 |
---|
2017 | 210 |
---|
2018 | 226 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2019 | 228 |
---|
2020 | 237 |
---|
2021 | 257 |
---|
2022 | 260 |
---|
2023 | 264 |
---|
2024 | 268 |
---|
La plej interesa dominaĵo de la municipo estas kapelo de sankta Antonio de Padovo, kies konstruado estis finita en la jaro 1818, sed ankaŭ vico da reliefoj, kiuj estas hakitaj en rokgrejsaj formacioj rekte en la municipo, sed ankaŭ en ĉirkaŭaj arbaroj.
- Interesaĵo estas, ke arbara tombejo en Nový Bor situis sur parceloj apartenantaj al Radvanec. Ankaŭ ĉi tiea granda fiŝlago estas el flanko de Sloup konata kiel Baniĝejo Sloup.
- Sur la katastro de Radvance estas por turistoj alirebligitaj rokoj Havraní skály, 492 metroj alta monteto Strážný kaj nealtaj montetoj Pomahačův vrch kaj Špaččí vrch.
Partoj de municipo Radvanec (2) |
---|
|
|