Raesfeld | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distriktaro | distriktaro Monastero | |||||
Distrikto | distrikto Borken | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 0 28 65 | |||||
Poŝtkodo | 46348 | |||||
Aŭtomobila kodo | BOR | |||||
Oficiala Municipokodo | 05554040 | |||||
Subdivido | 10 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Udo Rößing | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Weseler Str. 19 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 11832 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 46′ N, 6° 50′ O (mapo)51.7666666666676.8333333333333Koordinatoj: 51° 46′ N, 6° 50′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 59 m | |||||
Areo | 57,81 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.raesfeld.de/ | |||||
La komunumo Raesfeld [ˈraːsˌfɛlt] estas komunumo en Germanio. Ĝi situas en la okcidenta Monastera lando en la nordokcidento de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj estas komunumo apartena al la distrikto Borken en la distriktaro Monastero. La teritorio apartenas al la naturparko Hohe Mark-Okcidenta Monastera Lando.
Raesfeld situas en la sudokcidento de la Monastera lando en la Naturparko Hohe Mark. Sur la norda komunuma teritorio fontas la Issel.
La nuna komunumo Raesfeld ekestis en la jaroj 1969-1975 el la antaŭe memstaraj komunumoj Raesfeld, Erle, Homer kaj la norda parto de Overbeck. krome ekzistas la lokoj Freiheit, Winkelschulte, Westrich, Homer, Brink, Möllmann, Femeiche, Östrich kaj Löchte
Tujaj najbarurboj de Raesfeld estas Rhede, Borken kaj Heiden en la distrikto Borken, Dorsten en la distrikto Recklinghausen samkiel Schermbeck kaj Hamminkeln en la distrikto Wesel.
En 889 Raesfeld estis unuafoje dokumentita kiel „Hrothusfeld" en la urbario de la monaĥejo Werden.
Ĉ. 1117 oni konstruis norde de la vilaĝeto ene de nealirebla marĉotereno turmonteta kastelo nome kastelo Kretier. La unua konata kastelestro estis ĉ. 1170 Rabodo von dem Berge. Li verŝajne estis ankaŭ la fondinto de la preĝejo de Raesfeld, ĉirkaŭ kiu ekestis la hodiaŭa vilaĝo. Tuj post la vendado de la kastelo al la kavaliro Ritter Symon von Gemen en 1259 ĝi forbrulis. Anstataŭe Symon konstruis surloke de la hodiaŭa kastelo novan kastelon kaj post sin nomis Symon de Rasveld.
Sekve de la Monastera Monaĥeja Malpaco somere 1458 landskneĥtoj de la urbo Bocholt sturmis la vilaĝon kaj forbrulis la preĝejan turon. Per indulgencleteroj oni financis la rekonstruon ĝis 1515. En la jaro 1560 plua brulego detruis grandan partojn de la vilaĝo.
La kastelo transiĝis fine de la 16-a jarcento al la regantoj de Velen. [Aleksandro la 2-a de Velen, la vestfalia Wallenstein, atingis dum la Tridekjara Milito altan famon kaj finkonstruis la malnovan kastelon ekde 1643 ĝis 1658 en rezidejan kastelon frubarokan . La vilaĝo tamen suferis dum la Tridekjara Milito samkiel ankaŭ cent jarojn post dum la Sepjara Milito plurfoje pro okupado, elrabado kaj enloĝigoj de soldatoj de diversaj partioj.
La 26-an de novembro 2005 en Raesfeld oni proklamis katastrofalarmon. Pro fortega neĝado antaŭan tagon kun novneĝonivelo de 30 ĝis 50 cm multaj elektropilonoj kolapsis. Krome multnombraj linioj por alta tensio disŝiriĝis, ĉar ili ne eltenis la pezon de la ĉirkaŭa glaciblendaĵo kaj la fortan ventegon. En la centro de Raesfeld tiel mankis elektro dum ĉ. kvin horoj.
En aprilo kaj majo 2006 en Raesfeld furiozis la klasika porkopesto. Tri infektadoj ene de ĉ. 40 tagoj kaŭzis, ke ĉiuj porkoj ene de la kvarantenozono devis esti mortigitaj. Eŭropa Unio dekretis totalan malpermeson de bestotransportoj ene de Nordrejn-Vestfalio.
La hodiaŭa komunumo Raesfeld estiĝis el pluraj enkomunumigoj. Je la 1-a de julio 1969 ĝi enkomunumigis la antaŭe memstaran komunumon Homer. Je la 1-a de januaro 1975 oni kunigis la antaŭe memstaran komunumon Erle kaj nordan parton de la antaŭe memstaraj komunumo Overbeck kun Raesfeld.[1]
Jaro | Loĝantoj[2] |
---|---|
1816 | 1616 |
1817 | 1634 |
1819 | 1665 |
1820 | 1566 |
1821 | 1560 |
1822 | 1557 |
1825 | 1602 |
1828 | 1631 |
1831 | 1709 |
1834 | 1754 |
1837 | 1752 |
1840 | 1811 |
1843 | 1820 |
1846 | 1801 |
1849 | 1744 |
1852 | 1787 |
1855 | 1781 |
1858 | 1757 |
1861 | 1769 |
Jaro | Loĝantoj[3] |
---|---|
14-a de septembro 1950 | 4.939 |
6-a de junio 1961 | 5.365 |
27-a de majo 1970 | 6.097 |
31-a de decembro 1974 | 6.641 |
31-a de decembro 1979 | 7.471 |
31-a de decembro 1984 | 8.368 |
31-a de decembro 1989 | 9.675 |
31-a de decembro 1994 | 10.337 |
31-a de decembro 1999 | 10.945 |
31-a de decembro 2004 | 11.326 |
31-a de decembro 2005 | 11.280 |
Post l komunumbalotoj de 2004 kun partopreno de 68,2% rezultiĝas jena seĝodisdono en la komunuma konsilantaro de Raesfeld:
La plej longdaŭra partnereco ekzistas kun la nederlanda loko Wehl, kiu apartenas al la komunumo Doetinchem, krome ekde 1990 ekzistas partnereco kun la meklenburga urbo Dömitz kaj ekde 2005 plua partnereco kun la pola komunumo Kobierzyce en distrikto vroclava.
Jen la heraldika priskribo de la blazono de la komunumo Raesfeld: „Dividite per ruĝa kaj flava, antaŭe flava turo, malantaŭe du fostece starigitaj sciuroj".[4] La turo sur la blazono reiras al la marka turo de la kastelo. La koloroj kaj la sciuroj originas el la blazono de Erle, kiu reiris al la blazono de la nobelfamilio Ichorne el la 13-a ĝis 15-a jarcento. Antaŭ la enkomunumigo de la komunumo Erle la blazono de la komunumo Raesfeld estis dividita de blu kaj flava, antaŭe la turo kaj malantaŭe tri ruĝaj merletoj. La merletoj originis el la blazono de la nobelarfamilio de Velen.[5][6]
Kontakto: Ludger Schméink (Ludgero Ŝmeink) (paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand Arkivigite je 2010-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
Plej konata vidindaĵo estas la akvokastelo Raesfeld kun la kastelkapelo St. Sebastian. En la vilaĝa Schlossfreiheit (setlejo tuj najbare kun la kastelo) krome troviĝas muzeo pri loka historio de la Dua Mondmilito en Raesfeld. La lima bestĝardeno apartenas al la malmultaj konservitaj el la renesancepoko. La moderna vizitanta kaj informa centro montras aldone la natur- kaj kulturhistorian permanentekspozicion Auftritt einer Kulturlandschaft – Renaissance-Tiergarten Raesfeld. [Surscenejiĝo de kulturpejzaĝo – renesanco-bestĝardeno Raesfeld] La bestĝardeno estas enligita de la European Garden Heritage Network.
En la komunumparto Erle staras unu el la plej maljunaj kverkoj de Germanio: la supozeble pli ol mil jaroj aĝa proskribokverko. Sude de la vilaĝo Erle staras monumentprotektata ventmuelejo el la jaro Jahr 1848.
La naciaj ŝoseoj B 224 (Raesfeld - Dorsten - Asindo - Wuppertal) kaj B 70 (Wesel - Raesfeld - Borken - Metelen - Rheine) kondukas al la proksimaj ĉefŝoseoj A 31 kaj A 3.
La publikan persontrafiko je mallonga distanco plejparte estas provizata de la aŭtobusa entrepreno Westfalen Bus GmbH kadre de la Trafikligo Monasterlando samkiel per buslinioj de la Vestische Straßenbahn kadre de la Trafikligo Rejno-Ruhr. La plej proksimaj fervojstacioj troviĝas en Borken, Dorsten kaj Wesel.