Rafael Lozano-Hemmer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1967 (56-jaraĝa) en Meksikurbo |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Meksiko Kanado |
Alma mater | Universitato Concordia |
Okupo | |
Okupo | skulptisto plurmedia artisto arkitekto artisto de novaj komunikiloj pentristo cifereca artisto |
Rafael LOZANO-HEMMER (n. en 1967 en Meksikurbo[1]) estas meksikdevena kanada artisto de elektronika arto, kiu laboras kun ideoj el arkitekturo, teknologia teatro kaj spektakloarto[2], kreante spacojn por memreprezentiĝo kaj partoprenado[3]. Lia laboro povas esti konsiderata miksaĵo de interaga arto kaj spektakloarto, uzante kaj grandskalajn kaj malgrandskalajn, endomajn kaj subĉielajn lokaĵojn, kaj vastan gamon de aŭdvidaj teknologioj[1].
La verkoj de Rafael Lozano Hemmer estas publikaj instalaĵoj, kiuj renversas ekzemple modernan teknologion kiel gvatadon, kiuj determinas nian aktualan epokon. Multaj el ĉi tiuj estas artaĵoj, kiuj partoprenigas la spektantaron.
Li elmigris al Kanado en 1985 por studi ĉe la University of Victoria en provinco Brita Kolumbio kaj poste en la Concordia University en Montrealo[4]. Li diplomiĝis pri kemio[5] kaj komence laboris en laboratorio pri molekula rekonado en Montrealo[6], publikiginte sian esplorlaboron en kemiaj revuoj[7], sed poste li turniĝis al arto. Li kreis multajn elektronikajn instalaĵojn en multaj mondopartoj. La verkoj de Lozano-Hemmer ofertas senfinajn eblecojn por konstanta diskuto kun la spektantaro. Li uzas diversajn aŭdvidajn teknologiojn[8].
Pluraj el la instalaĵoj de Lozano-Hemmer implikas la uzon de vortoj kaj frazoj por aldoni ekstran signifon. Ĉi tiuj tekstoj estas uzataj por ellabori pli profundan signifon, kiu implicas la agojn de la spektanto, por ŝanĝi la atmosferon kaj percepton aŭ krei efekton. Iuj el la tekst-bazitaj instalaĵoj, kiel Third Person (Tria persono) kaj Subtitled Public (Subtekstigita publiko), metas vortojn sur la spektanton mem. Pro la arbitra naturo de ĉi tiuj tekstoj, la spektantoj havas neniun kontrolon pri kiel ili estas etikeditaj, lasante ilin kun sento de senpoveco kaj spertante la plaĉajn kaj malplaĉajn konotaciojn asociitajn kun la vortoj metitaj sur ilin.
Cloud Display[9] estas akvofontano konsistanta el 1600 ultrasonaj ŝprucigiloj, kiuj estas regataj per maŝina lernado de parolrekona sistemo kaj permesas krei vortojn kaj frazojn helpe de akvovaporo, kiuj malrapide aperas kaj malaperas kaj tial estas montrataj nur provizore. Ĝi estas parto de serio de instalaĵoj rilate al akvo, kiuj komenciĝis en 2016 per "Call on Water". La projekto povas esti rekonita en plej multaj lingvoj kaj rekonas ankaŭ malsamajn aĉentojn.
Call on Water estas ankaŭ "elektronika fontano" kreita por la Elektronika Arta Muzeo en Bazelo en Svislando (Haus der elektronischen Künste Basel) por kiu oni uzis dek poemojn de Ocavio Paz kiuj estis sammaniere projektitaj.
La tekst-bazitaj instalaĵoj kiel 33 Questions Per Minute (33 demandoj per minuto)[10] kaj There is No Business Like No Business (Neniu Komerco Kiel Neniu Komerco) dependas de la preteco al partopreno de la spektantoj.
En 1994, Lozano-Hemmer elpensis la terminon "interrilata arkitekturo" kiel teknologia aktualigo de konstruaĵoj kaj la urba medio kun eksterterana memoro. Li celis transformi la superregajn rakontojn de specifa konstruaĵo aŭ urba fikso, rekontekstigante ĝin.[11]
De 1997 al 2006, li konstruis dek laborojn de interrilata arkitektura komencante kun Displaced Emperors (Delokigitaj Imperiestroj) por fini kun Under Scan (Sub skanilo)[11].
Lia instalaĵo "Pan-Antham" (2014) estis montrita kadre de la Bienalo Kochi Muziris 2014. Pan Anthem estas sonsistemo bazita sur militaj elspezoj en la mondo. Naciaj himnoj de diversaj landoj aŭdeblas laŭ la pozicio de la spektanto. La parolantoj viciĝas laŭ la milita elspezado de la nacioj. La teritorio etendiĝas de la senarmaj landoj kiel Kostariko, Islando kaj Andoro ĝis Usono dekstre.
Orla Barry (tekstarta artistino)
(en) Oficiala retejo de Rafael Lozano Hemmer