![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Raphanus sativus var. sativus L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La rafaneto (latine radix ‚radiko‘; science Raphanus sativus var. sativus), ankaŭ nomata , somera rafano [1] estas utilplanto el la familio de la Brasikacoj (Brassicaceae).
Ĝia ĝis kvar cm dika rezervtubero estas ekstere plej ofte ruĝa kaj gustas akre. La tipan guston de la rafaneto kaŭzas sinapoleo, kiu ekestas pro la vundiĝo (prilaborado, murdo) el la sinapoleglikozido en la planto.
La deveno de la planto ne estas konata. En Eŭropo la kultivado de rafanetoj komenciĝis en la 16-a jarcento. Ĝi malrapide disvastiĝis en la franca kuirarto kaj poste en la ceteraj partoj de Eŭropo.[2]
Multaj diversaj kulturvario ekzistas. Rafanetoj ŝatas neduran kaj humidan grundon kun sufiĉe da nutraj mineraloj. Tronutrado kaŭzas malbonan kvaliton kaj subnutrado malhelpas la kreskon de la tubero. Sekeco efikas ankaŭ negative sur gusto kaj konsisteco.
Ekde marto eblas dissemo en plastfolitunelo. La ĝermtempo estas ĉirkaŭ unu semajno. Post kvar ĝis ses semajno la rafanetoj povas esti rikoltataj. En varmaj printempoj eblas semi rekte en liberaera kampo aŭ ĝardeno.[1]
La distanco inter la vicoj estu sep ĝis dek centimetrojn. En la vico estu distanco de kvin ĝis sep centimetrojn, por ke la tuberojn povas evoluiĝi bone. La dissemado estu malprofunde (maksimuma profundeco unu centimetro). Pli profunda semado kaŭzas oblongan formon de la rubero. En la komerca hortikulturo oni rikoltas 170 ĝis 180 tuberojn je m² kultivareo.[1] Oni ankaŭ povas dissemi rafanetojn inter sufiĉe foraj vicoj de aliaj legomoj.
Tro malfrua rikolto kaŭzas lignecajn tuberojn kaj malagrablan guston.
Radieschen Rafanatoj toleras diversajn najbarantajn plantojn.
Oni distingas inter klasikaj fruaj kultivaroj, kiu taŭgas por kultivado en printempo kaj aŭtuno kaj someraj kultivaroj, kiuj ankaŭ formas tuberojn sub lontagaj cirkonstancoj.
Ne ĉiu rafanero estas ruĝa kaj globa:
La kultivar „Riese von Aspern“ (= giganto de Aspern) estas regiona kultivaro el la regiono de Vieno.[3]
La tuberoj de la rafanetoj oni tranĉas en diskojn aŭ striojn au raspas ilin.La rafanetoj povas esti aldonitaj al miksita salato. Ŝatata estas ankaŭ rafanetoj kiel pansurmetaĵo kun salo. Eblas ankaŭ manĝi la foliojn krude kiel salato aŭ kuirite kiel spinaco.
La rafenetoj oni manĝu laŭeble freŝe. En fridujo rafanetoj estas konserveblaj kelkajn tagojn.
100 g manĝebla parto enhavas ĉirkaŭ: | |||
energio | 14 kcal aŭ. 57–61 kJ | proteino | 1,1 g |
grasoj | 0,1 g | karbonhidratoj, uzebla | 2,0 g |
fibroj | 1,6 g | akvo | 94 g |
natrio | 17 mg | kalio | 225–255 mg |
kalcio | 34–35 mg | fosforo | 28 mg |
magnezio | 8 mg | fero | 1,2 mg |
fluoro | 0,10 mg | Vitamino A | 4 µg |
Vitamino E | datenoj mankas | Vitamino B1 | 0,04 mg |
Vitamino B2 | 0,04 mg | niacino | 0,2 mg |
Vitamino B6 | 0,06 mg | Vitamino C | 27–29 mg |
salicilacido | 1,24 mg |