Rahim Jar Ĥan (urdue رحیم یار خان, Rahim Yar Khan; panĝabe رحیم یار خان) estas urbego en provinco Panĝabio, de Pakistano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnomaj kantono kaj distrikto. La administrado de la urbo estas subdividita en naŭ konsilantaroj. Laŭ la censo de 1998, la urbo havis tiam 233 537 loĝantojn kaj ĉiujaran kreskindicon de 3,50%. En 2009, ĝi havis ĉirkaŭ 1 900 000. La areo de la urbo Rahim Jar Ĥan estas ĉ. 89 km². Rahim Jar Ĥan limas norde kun la distrikto Muzaffargarh, oriente ĉe Bahavalpur, sude kun Jasilmir (Barato) kaj la distrikto de Gotki de la provinco Sindo kaj oriente ĉe la distrikto Rajanpur.[1] En la kantono troviĝas distrikto de Ĥanpur.
Ĥanpur situas laŭ la arteria fervojo Karaĉio-Peŝavaro (konstruita en la 1880-aj jaroj) inter Sadikabad (Pakistana Panĝabo) kaj Ĥanpur.
- ↑ "Rahim Yar Khan, Punjab, Pakistan". Pakimag.com. 2011-01-12. [1] Alirita la 9an de Januaro 2016.