![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Trikolora ralino (Rallina tricolor)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Ralino (Rallina) estas genro de birdoj de la rala familio, Rallidae. Ĝi enhavas kvar speciojn troviĝantaj en arbaroj kaj marĉoj en Azio kaj Aŭstralazio.[1] Ili estas 18–34 cm longaj kaj ĉefe brunecaj, ofte kun nigraj kaj blankaj markoj.[2]
Kvar afrikaj specioj iam kutime metitaj en Rallina estas nun metitaj en la genron Rallicula; kelkaj taksonomiaj fakuloj plue metas ilin en Rallina, sed la markita seksa dimorfismo de Rallicula montras, ke ili ne estas veraj raloj entute, sed anstataŭe apartenas al la ĵus apartigita (kvankam iom similaj) sarotrua familio Sarothruridae.
La genro enhavas la jenajn kvar speciojn:[1]
Kvina specio Rallina, nome Grandnikobara krekso, estis proponita sed ne formale priskribita en 2012.[3] Je 2023, la supozita nova specio estis registrita nur dufoje, en 2011 kaj 2015; tamen, en 2021 populacioj de Rallina fasciata kaj de Rallina eurizonoides estis malkovritaj loĝantaj en la Granda Nikobara Insulo. Tial plej verŝajne la "Grandnikobara krekso" estas hibrido inter tiuj du specioj, aŭ eĉ inter loka Rallina fasciata kaj vaganta individuo de Rallina canningi (esence intermeza laŭ aspekto inter ili).
|